Universitata Biblioteko Gento
La Universitata Biblioteko Gento (nederlande : Universiteitsbibliotheek Gent) troviĝas en la Libra turo, karakteriza konstruaĵo, dezajno de la belga arĥitekto Henry Van de Velde. Kun kolekto de 3 miljonoj da verkaĵoj, ĝi apartenas al la plej grandaj bibliotekoj en Belgujo.

La Libro-turo en Gento.
Retaj librojRedakti
Danke al la projekto Guglo-libroj, la Genta Universitato metas gravan parton de sia libro-havaĵo en la interreton[1].
ReferencojRedakti
- ↑ angle Reta paĝaro de Genta Universitato pri la projekto Guglo-libroj. Arkivigite je 2009-08-30 per la retarkivo Wayback Machine