Akademia biblioteko

Akademia biblioteko estas biblioteko en akademia institucio kaj estas destinita por kaj studentoj kaj la instruistaro por studado kaj esploro. Bibliotekoj estas konsideritaj signifa komponaĵo en iu akademia institucio kaj la kvalito de la biblioteko kaj kolekto estas unu el la kriterioj por taksi la kvaliton de la institucio. La biblioteko inkluzivos la tutan materialon necesan por studentoj por iliaj formalaj studoj same kiel ĝisdatigitan kaj ampleksan esplormaterialon por altnivelaj studoj, intelekta riĉigo kaj esplorado.

Legejo de la Biblioteko de Universitato de Graz, Aŭstrio
La ronda legoĉambro de la Maughan Biblioteko, la ĉefa akademia biblioteko de King's College Londono

La akademia biblioteko estas karakterizita per granda kolekto de lernolibroj kaj konsultlibroj, malofte de populara literaturo, granda nombro da revuoj, ĉefe akademiaj, multaj datumbazoj kaj aliaj specialaj kaj maloftaj kolektoj. Katalogigo kaj ordigo de materialoj estas faritaj je altnivela detalo, por ebligi esploradon sur la akademia nivelo.

La organiza strukturo de la akademia biblioteko ne estas unuforma. En kelkaj institucioj ekzistas unu centra biblioteko kiu servas la tutan institucion. Aliloke ĉiu fakultato havas sendependan bibliotekon, kaj foje ĉiu fako kaj esplorinstituto havas sian propran bibliotekon. Eĉ en kazoj de fizika disigo oni provas unuigi la bibliotekan katalogon, por faciligi la aliron de ĝi al la leganto-esploristo kaj malpliigi duobligoj.

Multajn fojojn, akademia biblioteko, centra aŭ fakultata, temigas unu aŭ pluraj areojn de scio, en kiuj la akademia politiko de la institucio vidas la esencon kaj fokuson de la okupo.

Multaj akademiaj bibliotekoj inkludas spacojn de diversaj grandecoj por grupa lernado, kun la helpo de bibliotekresursoj.

Eksteraj ligiloj redakti