Reĝa Ateneo Voskenslaan

La Voskenslaan (eo, litere: avenuo de la vulpo) estas konata flandra lernejo por infanoj de 2,5 ĝis 18-jaraĝaj, proksime de la Stacidomo de Gent-Sint-Pieters.

Historio redakti

La ateneo jam ekzistas ekde la 18a jarcento. En 1797 fondiĝis la Ecole Centrale du Département de L'Escaut (centra lernejo de la departamento Skeldo) de la franca registaro. En la konstruaĵoj de la malnova abatejo de Baudeloo ĉe la rivero Ottogracht oni tiam fondis lernejon el kiu kreskis en 1850 la reĝa ateneo. Ĝis la jaroj 1930 same kiel en tuta Flandrio oni en la lernejo nur instruis en la franca lingvo. Dum la lerneja jaro 1957-1958 la lernejo estis dividita. La duono de la lernantoj kaj instruistoj estis transloĝigitaj al nova konstruaĵo en Voskenslaan. En la antaŭĝardeno estas ekde la fondiĝo de la lernejo statuo de vulpo.

Konataj lernantoj redakti

Karel Van de Woestijne, Victor Horta kaj Leo Baekeland estas tri konataj lernantoj de la Reĝa Ateneo de la Ottogracht (antaŭ la transloĝigo de la lernejo al nova konstruaĵo en 1957).

Ankaŭ kelkaj belgaj politikistoj de la flandraj partioj VLD kaj SP.a tie studis; interalie Guy Verhofstadt kaj Freya Van den Bossche. Ankaŭ Sabine de Vos, astronaŭto Dirk Frimout kaj Nic Balthazar tie diplomitiĝis.

Eksteraj ligiloj redakti