Michel Sebruyns (naskiĝis la 28-an de septembro 1880 en Gent, mortis la 22-an de junio 1944 en Gent), filo de gebutikistoj, estis, kun Henri Petiau, inter la unuaj Esperanto-aktivuloj en Gent. Samtempe kun Petiau li akiris diplomon pri Esperanto-instruado en 1910.[1]

Mencio de Michel Sebruyns en dokumento de 1916.

Ekde la 3-a de decembro 1908 li organizis kurson en la genta burĝa societo Dieu et Patrie (fr) - God en Vaderland (nl) (Dio kaj Patrio).[2]

Dum la komitata kunsido de Belga Ligo Esperantista, je la 21-a de novembro 1909, la intertempe fondita Genta Esperanto-Grupo aliĝis al BLE.[3]

En 1913 li lanĉis kun Henri Petiau L'Esperanto, monatan revuon de la Genta Esperanto-Grupo. Sebruyns estis redaktoro kaj Petiau prizorgis la administradon. La revuo eldoniĝis okaze de la samjaraj Internacia Ekspozicio kaj Internacia Esperanto-Kongreso en Gent. Laŭ la enkonduka teksto la eldonkvanto estis 2000 ekzempleroj; la genta grupo tiam havas 300 membrojn. En 1914 ankoraŭ aperis 4 numeroj, sed nur la februara numero estas konservita.[4]

Li pereis, kun sia edzino Blanche Vromant, je la fino de la Dua Mondmilito dum bombardado.

Verkoj redakti

  • Spraakleer in oefeningen van de internationale taal Esperanto. Eld . A . J. Witteryck, Brugge, 1907. 100 paĝoj.

Referencoj redakti

  1. Belga Esperantisto, septembro 1955, p. 64.
  2. Belga Esperantisto, januaro 1909, p. 61.
  3. Belga Esperantisto, decembro 1909, p. 29.Jam in 1905 genta grupo aliĝis al BLE. La historio de la frua genta Esperanto-movado restas esplorota.
  4. Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto: numero 5061.

Bibliografio redakti

  • Spraakleer en Oefeningen der Hulpwereldtaal ESPERANTO, Brugge, A.-J. Witteryck. Recenzo aperis en Belga Sonorilo, februaro 1908, p. 126.
  • La peto pri mono, kelkpaĝo traduko el Geld en Adel de Hendrik Conscience, aperis en Belga Esperantisto, aprilo 1913, p. 139-141.