Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la biblia personaĵo Habelo. Pri la insuleto de la norda maro vidu la artikolon Habel.

Habelo laŭ Genezo (Biblio) estis (verŝajne la dua) filo de Adamo (Adam) kaj Eva (ĉap. 4).

Habelo
Biblia persono
Schnorr von Carolsfeld Bibel in Bildern 1860 012.png
Verko Genezo 4
Informoj
Eble sama Habelo laŭ Islamo
Sekso vira
Nacieco sen valoro
Religio sen valoro
Mortigita de Kaino
Okupo paŝtisto
Patro Adamo
Patrino Evo
Gefratoj KainoSet • Awan • Azura • Aclima
Edzo/Edzino Aclima
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis ŝafpaŝtisto, do malsovaĝiganto de bestoj (aŭ praido de malsovaĝigantoj); kontraŭe lia pli aĝa frato Kain estis terkultivisto. Kiam ambaŭ oferis al Dio el siaj produktoj, ial la ofero de Kain ne estis akceptita, sed tiu de Habelo jes. El tio legende fontis konflikto inter terkultivistoj kaj brutar-bredistoj. Certe ĝi interrilatas kun la pozicio de ŝafoj aŭ ŝafidoj kiel simboloj de ofero en kristanismo.

Laŭ iuj tio estis la komenco de la disputo inter vegetaranoj kaj nevegetaranoj.

En la Londona Biblio estas Habel (Gen 4).

Vidu ankaŭRedakti

  • Abelanoj