Abram Kofman

rusa esperantisto
(Alidirektita el Antoni Kofman)

Abram KOFMAN (alie Abraham Antoni KOFMAN, naskiĝis en 1865, mortis probable en 1940[1]) estis rusa judo, librotenisto, esperantisto kaj poste idisto kaj ano de Occidental en Odeso, kie dum lia naskiĝo apartenis al Rusia Imperio, nun al Ukrainio. Li estis eminenta Esperanto-poeto kaj art-tradukisto de la unua periodo (1892-1906).

Abram Kofman
Kofman.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1864 (1864-11-30)
Morto 30-an de novembro 1939 (1939-11-30) (75-jara)
Lingvoj EsperantoIdoOkcidentalo
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 2952
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Verkoj en EsperantoRedakti

Kofman esperantiĝis en 1892. Li verkis originale poemojn kaj tradukis la dramon Kain de Byron, parton de Iliado, partojn el Faŭsto de Goethe, nome « la Kanton de Margareto » kaj el Heinrich Heine. La unuaj du aperis en libroformo, la lasta troviĝas en malnova jarkolekto de la periodaĵo Lingvo Internacia. Kofman kontribuis al la Fundamenta Krestomatio (1903).

Julio Baghy juĝas en la Enciklopedio de Esperanto en 1933 : « Liaj stilo kaj tradukmaniero distingiĝas per arta simpleco kaj viva klareco. Lia pionira laboro meritas atenton de la posteuloj. En la komenca periodo de la literatura lingvo li vekis admiron per sia esprimkapableco. »

En 1896 li planis aperigi poemaron, tradukitan de li el 18 lingvoj.

Intereso pri HilelismoRedakti

En la printempo de 1901 Kofman, tiam en Odeso, ricevis la ruslingvan broŝuron Hilelismo (Varsovio, januaro 1901), kion, sub la pseŭdonimo Homo Sum, verkis L. L. Zamenhof. En tiu broŝuro, la fondinto kaj de Hilelismo kaj de Esperanto skribis, ke lia idea popolo neŭtrala “havos en si nenion teritorian, ĉar dissemitaj tra la tuta mondo ĝiaj anoj havos ĉiu sian naturan patrujon; la religio de tiu ĉi popolo havos nenion komunan kun la teritorio, kun ia tribo aŭ gento, sed portos karakteron neŭtrale-homan, kaj ĉiu deziranta, de kiu ajn origino li estus, havos eblecon aparteni al ĝi; la lingvo de tiu ĉi popolo al neniu estos fremda, heredo de fremdaj prauloj, ĝi estos neŭtrale-homa.”[2] La broŝuro sendube vekis la intereson de Kofman pri hilelismo, sed bedaŭrinde la letero, kiun li tiam sendis al Zamenhof, ne travivis, sed Zamenhof respondis la 28-an de majo 1901 al Kofman: "Estas vero, ke Esperanto havas nun la plej bonajn kaj brilantajn esperojn por la estonteco: kaj tamen sufiĉe instruita de la sperto mi ne estas optimisto! Estis tempo, kiam Volapük staris ankoraŭ multe pli brilante, kaj tamen... rapide kiel fulmo Volapük falis kaj el ĉiuj ĝiaj plej brilantaj esperoj restis nenio! Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo akceptus Esperanton, se eĉ milionoj da personoj ĝin uzadus, nenio garantias, ke en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne estos forĵetita kaj forgesita por eterne! Se ĝi unu fojon "eliros el la modo", ĝi plej rapide pereos por ĉiam. Lingvo Internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiuj akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj." Li plie skribis pri sia konvinko, ke la enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos neniam ebla sen hilelismo kaj la kreo de neŭtrala popolo.[2]

Akademiaj Korektoj de la rusaRedakti

Dum la 2-a Universala Kongreso en Ĝenevo en 1906 la Lingva Komitato elektis Kofman en la komisionon, kiu preparu la Akademiajn Korektojn de la rusaj tradukoj en la Universala Vortaro de la Fundamento de Esperanto.[3]

Transiro al Ido kaj OccidentalRedakti

Kofman antaŭ 1910 transiris al Ido, poste al Okcidentalo, tamen liaj postlasitaj verkoj kaj tiama lingvokulturado restas rimarkindaj.

LiteraturoRedakti

  • 2008: Sutton, Geoffrey. Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto – CEOLE (Konciza Enciklopedio de la Originala Literaturo de Esperanto). New York: Mondial 2008, p. 38-39.
  • 1984: Auld, William (red.). Esperanta Antologio. Poemoj 1887-1981. 2a rev. kaj kompl. eld. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 1984, p. 852.
  • 1979: Szerdahelyi, István. Krestomatio de Esperanta Literaturo. Vol. I. Budapest 1979, p. 373-378 (kun listo de verkoj)

ReferencojRedakti

  1. 1984, William Aᴜʟᴅ. Esperanta Antologio, UEA, Roterdamo
  2. 2,0 2,1 Letero al Kofman, Esperanta Civito, 2006. Alirita la 24-an de septembro 2021.
  3. Albault, André. En: Zamenhof, L.L. Fundamento de Esperanto. 1963, 1991, 2007, p. 270.

Eksteraj ligilojRedakti