Balada de Caín
Balada de Caín estas verko de Manuel Vicent, kiu ricevis la Premion Nadal de 1986 kaj estis publikigita en 1987.[1] La verko temas pri translokigo de la historio de Kaino al aktuala Novjorko.
Balada de Caín | |
---|---|
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
La verko kreas magian etoson en kiu hegemonias la energio de unu el la du mikrokosmoj, kiuj kuniĝas trans la tempo kaj la spaco. La unua mikrokosmo estas komponita de la agado de Kaino en la ekzilo de la paradizo, la invado en tiu, lia trairado kiel sklavo en la Fekunda Duonluno enamiĝinta de lia frato Habelo. La roluloj de tiu areo posedas la forton de la moderna bildliteraturo, de surprizaj aperoj preskaŭ superrealismaj. Tiuj roluloj foje miksiĝas kun restaĵoj de antikva civilizacio, sed reale devenaj el militoj de la 20-a jarcento.
La dua mikrokosmo montras nigran saksofoniston en Novjorko, en etoso de nigra kino, foje kiel parodio. En tiu parto estas surprizaj scenoj: fine Kaino, sekvita de siaj konatuloj, ascendas per fajra ĉaro el Novjorko al Ganimedo.
La psikologia kreado de la rolulo kongruas kun la ambigueco de la rakontaj noveloj kaj iliaj interrilatoj. Ĉio centriĝas en la rolulo de Kaino.
Por tiu historio estas antaŭaĵo en verko de Victoriano Crémer, nome Libro de Caín.[2] En tiu, Kaino estas bonkora kaj multe amis sian belan fraton Habelon. Dio estas terura kaj ĉevalrajdas. La lirikismo de la priskribo estas simila, kvankam estas nek fantazia nek humora; ankaŭ estas parodio.
Referencoj
redakti- ↑ Manuel Vicent, Balada de Caín, Destino, Barcelona, 1987, ISBN = 84-233-1537-1
- ↑ Victoriano Crémer, Libro de Caín, México, Compañía General de Ediciones, 1958.