Samuelo

(Alidirektita el Samuel)

Samuelo[1] (en hebrea lingvo: שְׁמוּאֵל, "Kiu aŭskultas Dion") estas rolulo de la Malnova Testamento, profeto kaj la lasta el juĝistoj de Israelo.

Samuelo
Biblia persono
homa biblia persono
Verko 1-a libro de Samuel
1-a libro de la Kroniko
Psalmaro
Siraĥ
Libro de Jeremia
Agoj de la Apostoloj
Epistolo al la hebreoj
Informoj
Eble sama Samuel in Islam
Sekso vira
Nacieco Izraelidoj
Religio Moseismo
Okupo juĝistoregantoprofeto
Patro Elkanah
Patrino Ĥana
Infanoj Abijah • Joel
vdr

Supozeble li vivis ĉirkaŭ la mezo de la 11-a jarcento a.K. Elektita juĝisto dum grava kriza periodo, kiam la venkintaj Filiŝtoj sukcesis kapti la Keston de la Interligo, Samuelo konvinkis ilin sankcii reĝon por Israelidoj. Estis elektita Ŝaulo, kiu surprenis la politikan regadon, dum Samuelo plutenis la religian. Sekve konfliktiĝinta kun Ŝaulo, Samuelo sankciis Davidon kiel reĝon. Poste li retiriĝis en Rama kie li mortis. Lia spirito estis reelvokita de Ŝaulo antaŭ la batalo sur la monto Ĝelboé kontraŭ Filiŝtoj.

Laŭ la tradicio al li estas ŝulditaj du verkoj de la Malnova Testamento, nomataj Libroj de Samuelo.

Konsekro de Davido farita de Samuelo. Miniaturo, ĉ. 1200, Muzeo Condé, Chantilly.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti