Tombo de Zeĥarja estas malnova ŝtona monumento apud la Tombo de Benei Hezir en la Juda Tombejo de la Olivarba Monto, Jerusalemo.

La monumento estas monolito - estas tute ĉizita el la solida roko kaj ne enhavas tomboĉambron. La plej malsupra parto de la monumento estas krepidoma, kun bazo farita el tri paŝoj. Ĉefe ĝi estas el stilobato, sur kiu estas ornamado de du jonaj kolonoj inter du duonjonaj kolonoj kaj ĉe la anguloj estas du pilastroj. La kapiteloj estas el la ionika ordo kaj estas ornamitaj per la ovo-kaj-sago dekoracio. La supra parto de la monumento estas egipta - nome stilo kun kornico sur kiu sidas piramido. Interese la fajna ŝtonĉizado kaj dekoracio kiu estas videbla sur la okcidenta flanko, nome la fasado estas sur la okcidenta flanko sole. Sur la alia flanko de la tombo la laboro estas ekstreme kruda kaj nefinita; ĝi similas kvazaŭ la laboro estis abrupte haltita antaŭ la artistoj povis fini la laboron.

Koordinatoj: 31° 46′ 34.45″ N 35° 14′ 20.83″ O / 31.7762361 °N, 35.2391194 °O / 31.7762361; 35.2391194 (mapo)