Stilobato, el la greka στυλοβάτης (“bazo sur kiu apogas sin la kolonoj”),[1] estas termino kiu utilas por aludi en arkitekturo al la supra ŝtupo (aŭ al supra ebeno) sur kiu staras greka templo; ĝi formas parton de la krepidomo: nome ŝtupareca platformo kiu plialtigas la edificon sur la kvoto de la tereno por elstarigi ĝin. La malsupraj ŝtupoj estas la “stereobato”. En kelkaj tekstoj oni uzas la terminon “stereobato” por la tuta platformo.

Skemo de la dorika ordo kun hispanlingvaj klarigoj: la du malsupraj ŝtupoj estus la stereobato kaj la tria sub la kolonoj estas stilobato.

Laŭ Francisko Azorín stereobato estas Substrukturo; fundamenta platformo sur kiu stariĝas la konstruaĵoj, speciale la antikvaj.[2] Li indikas etimologion el la greka stereobatos, el stereos + bathos (solida, masiva bazo).[3] Kaj stereobato estas Bazamento subtenanta kolonaron.[4] Li indikas etimologion el la greka stilobates, el stilos + basis (kolona bazo), kaj de tie la latina stylobata.[5]

Notoj redakti

  1. Lajo Pérez, Rosina (1990). Léxico de arte. Madrid - España: Akal. p. 74. ISBN 978-84-460-0924-5.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 190.
  3. Azorín, samloke.
  4. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 190.
  5. Azorín, samloke.