Sevila Komunikaĵo pri Perforto

La Sevila Komunikaĵo pri Perforto estas komunikaĵo pri perforto, kiun aprobis internacia kunveno de sciencistoj, kunvenigita de la hispana Nacia Komisiono por Unesko, en Sevilo, Hispanio, je la 16a de majo 1986. Poste Unesko aprobis ĝin je la dudek-kvina sesio de la Ĝenerala Konferenco je la 16a de novembro 1989. La komunikaĵo, tiam nomata 'Komunikaĵo pri Perforto', celis nei "la ideon, ke organizita homa perforto estas biologie determinita".[1]

Kernaj ideojRedakti

La komunikaĵo enhavas kvin kernajn ideojn. La ideoj estas jenaj:

  1. "Science malpravas diri, ke oni heredis militemon el oniaj bestaj prapatroj."
  2. "Science malpravas diri, ke milito aŭ iu alia perforta konduto estas genetike laŭprograma en onia homeco."
  3. "Science malpravas diri, ke dum homa evoluado estis prefero por agresema konduto pli ol por aliaj tipoj de konduto."
  4. "Science malpravas diri, ke homoj havas 'perforteman cerbon'."
  5. "Science malpravas diri, ke milito estas kaŭzita de 'instinkto' aŭ ajna ununura instigo."

La komunikaĵo konkludas: "Ĝuste kiel 'militoj komencas en la mensoj de homoj', tiel ankaŭ paco komencas en niaj mensoj. La sama specio, kiu inventis militon, kapablas inventi pacon. La respondeco restas ĉe ĉiuj el ni."[2]

Fondintaj sciencistojRedakti

Jen listo de la sciencistoj, kiuj fondis la komunikaĵon:

Disvastigo kaj aprobojRedakti

Post kiam la fondintoj verkis kaj subskribis ĝin en majo 1986, oni disvastigis la Komunikaĵon pri Perforto ĉirkaŭ la mondon.[3]

La komunikaĵo estis eldonita en pli ol 150 sciencaj kaj popularigaj revuoj, inkluzive versioj tradukitaj en pli ol 20 lingvojn.[4]

Unesko decidis disvastigi la komunikaĵon ĝenerale dum decido de la dudek-kvina sesio de la Ĝenerala Konferenco je la 16a de novembro 1989.[5] En 1991, tio rezultis en la eldono kaj disvastigo de broŝuro de Unesko en la angla[6], hispana, franca, kaj araba lingvoj.[7] La broŝuro, kun la subtitolo "Prepari la Teron por Konstrui Pacon" helpis prepari por la Programo de Kulturo de Paco de Unesko.

Kiam Unesko eldonis la broŝuron, jam estis aprobinta aŭ disvastiginta la komunikaĵon 75 organizaĵoj,[8] inkluzive formalaj aproboj de tri el la gravaj usonaj sociaj sciencaj organizaĵoj, nome la Usona Antropologia Asocio,[9] la Usona Psikologia Asocio,[10][11] kaj la Usona Sociologia Asocio.[12]

Praktikaj efikojRedakti

Kredo koncerne al la interrilato inter militado kaj biologio eble havas praktikajn efikojn. Oni montris, ke se iu kredas, ke milito estas biologie determinita, tiu estas malpli ema okupiĝi pri agoj por progresigi pacon. Male, se iu kredas, ke milito ne estas biologie determinita, tiu pli emas klopodi por paco.[13]

Fakte, laŭ internaciaj enketoj en 1972[14] proksimume duono el ĉiuj junuloj kredis, ke milito estas biologie determinita. Studoj en Finnlando[15] kaj Usono[16] trovis la saman rezulton. John Horgan raportis en 2009, ke 185 el 205 alenketitaj studentoj ĉe Universitato Purdue kredis, ke homoj neniam ĉesos militi.[17]

KritikoRedakti

Steven Pinker kritikis la Sevilan Komunikaĵon, ke ĝi estas ekzemplo de la moralisma eraro.[18] Iuj sciencistoj kredas, ke kaj evolua psikologio kaj cerba psikologio indikas, ke homa perforto ja havas biologiajn radikojn.[19][20]

Pinker uzis la Sevilan Komunikaĵon kiel ekzemplo de la ideo de biologia determinismo, la malprava ideo, ke nur genoj respondecas por iu ajn el niaj kondutoj.[21] Artikolo en Nature en 2008 de Dan Jones asertis, ke "La jardekoj post tiam malhelpis tiujn amatajn kredoj. Pli kaj pli da psikologoj, cerbaj sciencistoj, kaj antropologoj amasigis pruvaĵojn, ke kompreni multajn ecojn de malbona konduto, inkluzive perforton kaj murdon, necesas la studon de cerboj, genoj, kaj evoluo, kaj ankaŭ de la socioj kiujn tiuj ecoj kreis."[22]

ReferencojRedakti

  1. Suter, Keith. (2005) 50 things you want to know about world issues... but were too afraid to ask. Milson's Point, NSW, Australia: Transworld Publishers. ISBN 978-1-86325-503-5.
  2. 2,0 2,1 Seville Statement on Violence, Spain, 1986. EDUCATION- Non-Violence Education. UNESCO. Arkivita el la originalo je 2005-09-28. Alirita 2007-03-04.
  3. The Seville Statement Newsletter Index
  4. Seville Statement on Violence - Journal and Book Publications
  5. Unesco's contribution to peace
  6. The Seville Statement on Violence: Preparing the Ground for the Constructing of Peace
  7. UNESDOC The Seville Statement on Violence: Preparing the Ground for the Constructing of Peace
  8. Organizations that Support the Seville Statement
  9. Seville Statement on Violence Endorsed
  10. The Seville Statement on Violence
  11. Council endorses Seville Statement on Violence
  12. March 1991 Footnotes: Council Endorses the Seville Statement on Violence (page 6)
  13. David Adams and Sarah Bosch, The myth that war is intrinsic to human nature discourages action for peace by young people, en J. Ramírez, R. Hinde, kaj Groeble (eld.), Essays on Violence, 121—37 (Seville: University of Seville Press, 1987, Alirita la 16an de Majo, 2018
  14. Eckhardt, William 1972. "Crosscultural theories of war and aggression," International Journal of Group Tensions, vol. 2, no. 3, pp. 36–51.
  15. Riitta Wahlstrom, On the psychological premises for peace education Nordisk Psykologi 1984 36 (3): 160–168
  16. Douglas Fry kaj James N. Welch. Beliefs about Human Nature and Conflict: Implications for Peace Education. American Anthropological Association, San Francisco, CA, 2a–6a de Decembro 1992
  17. John Horgan (2009-04-10). “Countering Students' Fatalism Toward War”, The Chronicle of Higher Education 55 (31), p. B10. Alirita 2019-08-31.. 
  18. Pinker, Steven. How the Mind Works. W. W. Norton & Company, 1997, pp. 44 kaj 49.
  19. Jones, Dan "Human behaviour: Killer instincts", Nature, 30a de Januaro, 2008.
  20. Moran, Melanie "Brain rewards aggression much like it does sex, food, drugs", Physorg.com, 1a de Februaro, 2008.
  21. Pinker, Steven. How the Mind Works. W. W. Norton & Company, 1997, pp. 44 kaj 49.
  22. Jones, D. (2008). “Human behavior: Killer instincts”, Nature 451 (7178), p. 512–515. doi:10.1038/451512a. 

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Seville Statement on Violence en la angla Vikipedio.