Internacia Programo por la Progresigo de Komuniko

La Internacia Programo por la Progresigo de Komuniko (IPPK) estas programo de Unesko, kiu celas fortigi la progresigon de amaskomunikilaro en disvolviĝantaj landoj.

Fono redakti

Je la 10a de decembro 1948, la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj akceptis kaj deklaris Artikolon 19an de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en Rezolucio 217 A (III). Ĝi asertis, ke "Ĉiuj havas la rajton de libereco de opinio kaj esprimo; ĉi tiuj rajto inkluzivas la liberon teni opiniojn sen interrompo kaj serĉi, ricevi, kaj doni informon kaj ideojn per iu ajn komunikilo kaj sendepende de limoj."[1]

En 1977, Unesko instigis la Internacian Komisionon por la Studo de Komunikaj Problemoj, konatan laŭ la nomo de la komisionestro Sean MacBride. Oni donis al la komisiono tri jarojn por esplori kaj raporti al Unesko. En oktobro 1980, la raporto "Multaj Voĉoj, Unu Mondo" estis prezentita ĉe la Asembleo en Belgrado.

Rezulte de la raporto, Unesko starigis la Internacian Programon por la Progresigo de Komuniko. La retejo de la programo asertas, ke ĝi "ekzistas por plifortigi la rimedojn de amaskomunikado en disvolviĝantaj landoj, per la pliigo de teknikaj kaj homaj rimedoj por la amaskomunikilaro, per la kreado de komunumaj amaskomunikiloj, kaj per la modernigado de novaĵagentejoj kaj elsendaj organizaĵoj."

Ĉe la Ĝenerala Konferenco de novembro 1987 en Parizo, Unesko petis daŭrigon de sia ĉefa plano nomata "Komuniko en la Servo de Homaro", en kiu ĝi rekonfirmis, ke "estas grave necesa iom post iom forigi la estantajn senegalecon pri komuniko, precipe per la kultivado de progresigo de infrastrukturoj, la trejnado de personoj, kaj la plifortigado de produktado kaj dissendaj kapabloj en disvolviĝantaj landoj, kaj la kuraĝigado de libera fluo kaj pli vasta kaj pli egala dissendo de informo, kun celo establi novan informan kaj komunikan ordon vidatan kiel evoluanta kaj daŭranta procezo."[2]

Je la sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj de junio 2004, oni "decidis daŭrigi la Komitaton de la Unuiĝintaj Nacioj por Supervidi Politikojn kaj Agadon pri Publika Informo" kun mandato inkluzive "Por progresigi la establon de nova, pli justa kaj pli efika monda informa kaj komunika ordo celata plifortigi pacon kaj internacian komprenon kaj bazita sur la libero movado kaj pli vasta kaj pli egala dissendado de informo kaj por fari rekomendojn pri tio al la Ĝenerala Asembleo."

Tamen, "Malgraŭ la penoj de Unesko protekti sendependajn landajn novaĵagentejojn for de la regado de okcidentaj novaĵagentejoj kaj retoj, Usono kaj Britio bojkotis la politikon de la NMIKO (nova monda informa kaj komunika ordo), kaj eltiris sian membrecon de Unesko kaj financadon de la klopodoj de la organizaĵo. Kvankam Britio realiĝis al Unesko en 1997, la kontraŭado de la monda amaskomunikilaro al la poliltiko de NMIKO (kiu post tiam kolapsis) reliefigas ĝian fortan komercan tenon en la internacia novaĵa merkato."[3] (Usono ankaŭ realiĝis al Unesko en 2003.)

Por atingi sian celaron, la Internacia Programo por la Progresigo de Komuniko havas plurajn evoluigajn projektojn tutmonde kaj kreas specialajn projektojn rilatajn al ĝia mandato.

Mandato redakti

La Internacia Programo por la Progresigo de Komuniko estis kreita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 1980 kiel interregistara korpo. Ĝi havas elektitan konsilion de 39 delegitoj de membroŝtato,j kiuj elektas la ok membrojn de la buroo kaj sekretariejo. Ĝia mandato ekde 2003 estas “... kontribui al daŭripova disvolviĝo, demokratio, kaj bona regado per la kultivado de universala havebleco de kaj dissendado de informo kaj scio per la plifortigado de la kapabloj de disvolviĝantaj landoj kaj transiĝantaj landoj pri elektronika amaskomunikilaro kaj la presita gazetaro.”[4]

Konsisto redakti

La Internacia Programo por la Progresigo de Komuniko estas plejparte kunmetita de la Interregistara Konsilio kaj de la Buroo de la Interregistara Konsilio. La Konsilio normale kunvenas en plena sesio en novembro ĉiun duan jaron, kaj la Buroo ĉiujare en marto. La Buroo faras devojn deciditajn de la Konsilio kaj havas plenan respondecon por la elektado kaj aprobo de projektoj, kaj la asignado de financoj.[5]

La Interregistara Konsilio redakti

La Konsilio havas delegitojn de 39 membroŝtatoj, kiuj estas elektitaj ĉiun duan jaron el la Ĝenerala Konferenco de Unesko, kaj donas al ĝi raportom pri sia agado. La Konsilio elektas estron, kiu estas estro ankaŭ de la Buroo. La Konsilio, laŭ la leĝoj kiel ŝanĝitaj en 2003, estas responda pri:

  • Farado de politikoj, gvidanta la planadon kaj la efektivigon de la programo;
  • Aprobado de prioritatoj;
  • Reviziado kaj taksado de atingoj;
  • Reviziado de manieroj kaj rimedoj, ke membroŝtatoj povas partopreni pli efike;
  • Aprobado de taŭga sistemo de financado por sekurigi la bezonatajn rimedojn.[5]

La Buroo de la Interregistara Konsilio redakti

La buroanoj estas la prezidento, tri vicprezidentoj, unu raportanto, kaj tri aliaj membroj, entute ok personoj, kiuj daŭras ĝis la elekto de nova buroo. La buroo kun subteno de la sekretariejo estas la taŭga korpo por proponi strategian kadron al la Konsilio por konsidero.[5]

Ĵurnalismo redakti

Sekureco de ĵurnalistoj redakti

Sekureco de ĵurnalistoj estas speciala projekto de la Internacia Programo por la Progresigo de Komuniko. Sekureco de ĵurnalistoj estas la kapablo, ke ĵurnalistoj kaj amaskomunikilaraj profesiuloj povas ricevi, produkti, kaj interŝanĝi informon sen fizikaj aŭ moralaj minacoj. Ĝi inkluzivas miksaĵon de internaciaj, regionaj, kaj lokaj evitigaj mekanismoj celantaj protekti ĵurnalistojn, konsciigi pri la perforto, kiun ili povus alfronti, kaj antaŭenigi liberecon de esprimo.[6] La IPPK kreas projektojn por trakti aferojn de sekureco de ĵurnalistoj kaj senpuneco pri tio.[7]

Plifortigo de landaj mekanismoj por progresigi la sekurecon de ĵurnalistoj redakti

La strategio de la IPPK ekde 2017 por pliigi la sekurecon de ĵurnalistoj je landaj niveloj estas plifortigi landajn mekanismojn, kiuj progresigas sekurecon kaj batalas senpunecon de krimoj kontraŭ ĵurnalistoj.[8] La mekanismoj inkluzivas kapabligadon, leĝajn reformojn, kontroladon, trejnadon, kaj la donadon de protektaj ekipaĵoj pere de amaskomunikilaraj firmaoj.[8]

La monda iniciato por plejboneco pri ĵurnalisma eduko redakti

La monda iniciato por plejboneco pri ĵurnalisma eduko estas speciala iniciato de IPPK ekde 2007 por subteni ĵurnalisman edukon kiel "necesa por elvenigi la potencialon de amaskomunikilaraj sistemoj por kultivi demokration, dialogon, kaj disvolviĝon".[9]

Amaskomunikilara disvolviĝo redakti

La unua el la specialaj projektoj de IPPK, komencita de la konsilio en 2006 kaj lanĉita en 2008 post tempo de esplorado, redaktado, kaj konsultado. La kadro baziĝas sur la mandato de la konstitucio de Unesko kultivi “nelimigitan serĉadon de objektiva vero”, “la liberan interŝanĝon de ideoj kaj scio” kaj “la liberan fluon de ideojn per vortoj kaj bildoj”. Oni estas aplikinta ĝin en pli ol 20 landoj[10] kaj taksoj okazas en 18 pliaj.[11]

La indikiloj kovras la amaskomunikilaran areon en kvin kategoriojn:

  • Leĝa kaj reguliga por regi amaskomunikilaron
  • Grado de plureco kaj diverseco de amaskomunikilaro
  • Kapableco de amaskomunikilaro funkcii kiel platformo por demokratia diskutado;
  • Profesiaj kapabloj;
  • Teknikaj kapabloj.

Projektoj de amaskomunikilara disvolviĝo redakti

La IPPK subtenas plurajn projektojn pri amaskomunikilara disvolviĝo en ĉiuj el la kvin mondoregionoj de la Unuiĝintaj Nacioj, inkluzive:

  • Trejni jurajn aŭtoritatojn en Afriko
  • Subteno de konferencoj de Unesko
  • Lekcioj de IPPK
  • Havebligi informon en Afganio
  • Subteni kapablon en la sekretariejo de IPPK
  • Projekto de sekso kaj amaskomunikilaro: Kultivi seksegalecon en amaskomunikilaro en Azio
  • Projekto de sekso kaj amaskomunikilaro: Kultivi egalan kaj justan prezentadon de seksoj en Jordania amaskomunika enhavo
  • Progresigi parolliberecon kaj la sekurecon de ĵurnalistoj en Ukrainio
  • Establi kaj fortigi landajn sekurigajn mekanismojn
  • Projekto de sekso kaj amaskomunikilaro: Plifortigi kunlaboron de IPPK kun GAMAG por sekstransforma amaskomunikilara disvolviĝo

Amaskomunikilara disvolviĝo pelita de scio redakti

"Amaskomunikilara disvolviĝo pelita de scio" estas speciala projekto de IPPK, pri kiu oni konsentis je la 57a kunveno de la buroo de IPPK en marto 2013. La kadro progresigas manieron de amaskomunikilara disvolviĝo "pelita de scio" kaj "kuntekstosentema", kiu konsideras “la malfaciliaĵojn kaj ŝancojn de la amaskomunikilara medio”.[12]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Universal Declaration of Human Rights. Arkivita el la originalo je 2014-12-08.
  2. Unesko. (1987-11-20) “Communication in the Service of Man”, Records of the General Conference - Twenty-fourth Session 1: Resolutions, p. 35–39.
  3. http://www.reportage.uts.edu.au/analysis/MonashUniversitySubmission.doc+DOC (73 KiB)
  4. Amendments to the Statutes of the International Programme for The Development of Communication (IPDC) Resolution 43/32, adopted on the Report of Commission V at the 18th Plenary Meeting, je la 15a de oktobro 2003.
  5. 5,0 5,1 5,2 Goal 16 .:. Sustainable Development Knowledge Platform. Alirita 2019-10-25.
  6. UN plan of action on the safety of journalists and the issue of impunity. Alirita 2019-10-25.
  7. Initiatives (angle) (2017-04-21). Alirita 2019-10-25.
  8. 8,0 8,1 General Conference. Alirita 2019-10-25.
  9. Centres of excellence in journalism education (angle) (2017-06-30). Alirita 2019-10-25.
  10. Media Development Indicators (MDIs) (angle) (2017-04-21). Alirita 2019-10-25.
  11. Applying UNESCO's Media Development Indicators (MDIs). Alirita 2019-10-25.
  12. Knowledge-Driven Media Development (angle) (2017-07-03). Alirita 2019-10-25.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo International Programme for the Development of Communication en la angla Vikipedio.