Instituto Mahatma Gandhi de Eduko por Paco kaj Daŭripova Disvolviĝo

La Instituto Mahatma Gandhi de Eduko por Paco kaj Daŭripova Disvolviĝo, en Nov-Delhio, Barato, estis establita kun la subteno de la Registaro de Barato kaj estas parto de Unesko. Ĝi estas la unua kaj nura esplorinstituto kategorio 1 de Unesko en Azio-Pacifiko kaj temas plejparte pri la atingo de Celo de Daŭripova Disvolviĝo 4.7 pri eduko por paco, daŭripova disvolviĝo, kaj monda civitaneco[1] por kultivi pacemajn kaj daŭripovajn sociojn. Je tio ĉi, la instituto gvidiĝas de sia vizio al adoptitaj pacaj kaj daŭrigeblaj socioj. En tio ĉi, la Instituto estas gvidita de sia deziro ‘transformi edukon por la homaro'.[2]

Instituto Mahatma Gandhi de Eduko por Paco kaj Daŭripova Disvolviĝo
vdr
Kapil Sibal kaj la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Irina Bokova, interŝanĝas subskribitajn dokumentojn de konsento por starigi la InstitutoN Mahatma Gandhi de Eduko por Paco kaj Daŭripova Disvolviĝo, en Parizo je la 9-a de julio 2012.

En 2009, la Ĝenerala Konferenco de Unesko decidis starigi instituton pri eduko por paco kaj daŭripova disvolviĝo en la granda kaj rapide kreskanta Azi-Pacifika regiono. En 2012, la eksa Ĝenerala Direktoro de Unesko, Irina Bokova, kaj la eksa prezidanto de Barato, Pranab Mukherjee, lanĉis la instituton. Komence, du-membra teamo elfunkciis en la oficejo de Unesko en Nov-Delhio. Poste, la teamo grandiĝis al pli ol 35 anoj kaj laboras en sendependa oficejo en centra Nov-Delhio.[2] La Direktoro de la Instituto estas d-ro Anantha Kumar Duraiappah.[3][4]

La programoj de la instituto celas ĉefigi socian kaj emocian lernadon en bazlernejaj kaj mezlernejaj edukaj sistemoj, novigi ciferecajn instrumetodojn, kaj meti la junularon (18- ĝis 34-jarhavajn) kiel mondajn civitanojn en la centron de la Plano de 2030 por Daŭripova Disvolviĝo por atingi celon 4.7.[5]

Temoj redakti

Bazlernejaj kaj mezlernejaj studentoj redakti

Esplorado de kogna neŭroscienco estas montrinta, ke grava parto de nia lernado okazas pro cerbobiologia procezo nomata ‘neŭroplasteco', kiu estas la kapablo de la cerbo al rearanĝi sin responde al la medio. Neŭroplasteco okazas la plej rapide de naskiĝo ĝis la aĝo de 24.[6] La instituto laboras je la premiso, ke edukado devas inkluzivi la lernadon de sociaj kaj emociaj kapabloj, per kiuj oni rekonas kaj reguligas emociojn, identigas pozitivan celon, montras kunsenton pri aliaj homoj, kaj agas utile por progresigi homan floradon. Por tiu ĉi celo, la instituto elkreis gamon de klasoj haveblaj en ĝia memkreita lernoplatformo, FramerSpace.

Klasoj inkluzivas klimatan ŝanĝon kaj mondan civitanecon.

Junuloj (18- ĝis 34-jarhavaj) redakti

La instituto rekonas la junularon kiel kapablaj agentoj de ŝanĝo, socia transformo, paco, kaj daŭripova disvolviĝo. Por jungi ĉi tiun potencon, la laboro de la Instituto kun la junularo celas etendi socian kaj emocian lernadon preter la kvar muroj de la klasĉambro kaj strebas sinpovigi la junularon en socia kaj emocia lernado bazita sur la plej lasta esplorado en la nĕuroscienco de lernado. La celo estas ebligi junulojn transformi formalajn, neformalajn, kaj malformalajn edukajn sistemojn per novigaj ciferecaj instrumetodoj, intergeneraciaj dialogoj, kaj junularo-gviditaj politikaj raportoj kaj eldonaĵoj.[7]

Instruistoj redakti

Per serio de kapabligaj konferencoj por junuloj kaj koncernatoj pri komunuma edukado (inkluzive politikofarantoj) kaj instruistoj, la instituto trejnas kaj sinpovigas instruistojn, edukistojn, kaj junajn komunumajn gvidantojn kun la kapabloj kaj iloj por efektivigi tutkomunumanajn agadojn por movigi siajn respektivajn lernejojn kaj komunumojn al longdaŭra paco kaj daŭripovo.[8]

Politikaj intervenoj redakti

La instituto proponas gravajn rekomendojn por politikofarantoj, gviditajn de sia esplorado kaj laborado kun koncernatoj.

Produktoj redakti

FramerSpace redakti

FramerSpace,[9] kreita de la instituto, estas kunkrepoviga platformo por instruistoj,[10][11] studentoj, kaj kreantoj, kiu donas konstruerojn por subteni la kreadon de surretaj klasoj kaj kiu konektigas lernantojn kaj kunlernantoj kaj kreantojn pere de artefarita intelekto.

Ĉefaj kampanjoj kaj iniciatoj redakti

 
Pranab Mukherjee eldonante broŝuron pri la Instituto Mahatma Gandhi de Eduko por Paco kaj Daŭripova Disvolviĝo je Nacia Tago de Eduko en Nov-Delhio la 11-an de novembro 2012

#KindnessMatters redakti

La Kampanjo #KindnessMatters (Bonkoreco Gravas) por la Celoj por Daŭripova Disvolviĝo lanĉiĝis la 2an de oktobro 2018 (Internacia Tago de Paco de la Unuiĝintaj Nacioj). La kampanjo celas instigi la junularon de la mondo atingi la 17 Celojn por Daŭripova Disvolviĝo per transformigaj agoj de bonkoreco, tiel kreante pozitivan kulturon de bonkoreco, en kiu ĉiu sindonema ago de junulo gravas.[12][13]

La Internacia Takso de Scienca kaj Pruvaĵbazita Eduko redakti

La Internacia Takso de Scienca kaj Pruvaĵbazita Eduko kontribuas al la repripensado de la estonteco de edukado kaj eniras la raporton de Unesko "Estontecoj de Edukado". La takso kunmetas sperton pri eduko en malferma kaj inkluziva maniero kaj produktas science fortikan kaj pruvaĵbazitan takson, kiu povas informi politikon pri eduko je ĉiuj niveloj.[14]

Referencoj redakti

  1. 4.7 by 2030 ensure all learners acquire knowledge and skills needed to promote sustainable development, including among others through education for sustainable development and sustainable lifestyles, human rights, gender equality, promotion of a culture of peace and non-violence, global citizenship, and appreciation of cultural diversity and of culture's contribution to sustainable development – Indicators and a Monitoring Framework. Alirita 2021-03-11.
  2. 2,0 2,1 Mahatma Gandhi Institute of Education for Peace and Sustainable Development (MGIEP) (en-US). Alirita 2021-03-11. [rompita ligilo]
  3. Dr Anantha Duraiappah - UNESCO MGIEP (en-GB). Alirita 2021-03-12.
  4. Education News, Schools, Colleges, Higher Education, Technical Education (angle). Alirita 2021-03-12.
  5. How UNESCO MGIEP is helping us achieve the UN Education goals using socio-emotional learning tools (angle). Alirita 2021-03-11.
  6. (2020) Rethinking Learning - A Review of Social and Emotional Learning for Education Systems. New Delhi, India: UNESCO MGIEP. ISBN 978-81-89218-73-7.
  7. How to prevent violent extremism through education: This UNESCO research institute might have an answer (angle). Alirita 2021-03-12.
  8. The role of a teacher will have to change: Anantha Duraiappah (en-US) (2020-01-20). Alirita 2021-03-12.
  9. Involving AI to boost wholesome education. Alirita 2021-03-12.
  10. Teachers in Kyrgyzstan implement education for sustainable development online (angle). Alirita 2021-03-11.
  11. Union HRD Minister Shri Ramesh Pokhriyal 'Nishank' launches UNESCO MGIEP Digital Learning draft Guidelines at the General Conference in Paris. Alirita 2021-03-11.
  12. #KindnessMatters: Inspiring change one story at a time (en-US) (2020-10-16). Alirita 2021-03-11.
  13. #KindnessMatters: When The Youth Got Together To Share Their Stories Of Kindness (angle) (2019-08-08). Alirita 2021-03-11.
  14. (2021-03-01) “The International Science and Evidence-based Education Assessment”, NPJ Science of Learning (en) 6 (1), p. 7. doi:10.1038/s41539-021-00085-9. 

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mahatma Gandhi Institute of Education for Peace and Sustainable Development en la angla Vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj redakti