Interregistara Oceanografia Komisiono

La Interregistara Oceanografia Komisiono, en angla Intergovernmental Oceanographic Commission of UNESCO (IOC/UNESCO, IOK/Unesko) estis establita pere de rezolucio 2.31 adoptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko. Ĝi por la unua fojo kunvenis en Parizo en la Sidejo de Unesko el 19a ĝis 27a de Oktobro 1961. Dekomence, 40 ŝtatoj iĝis membroj de la Komisiono. La IOK helpas registarojn fronti siajn unuopajn kaj kolektivajn oceanajn kaj marbordajn administrajn necesojn, pere de kunhavo de sciaro, informaro kaj teknologio same kiel pere de kunordigo de programoj kaj konstruo de kapacito en oceana kaj marborda esplorado, observo kaj servoj.

Interregistara Oceanografia Komisiono
organizaĵo
Komenco 1960 vd
Lando(j) Francio vd
Agokampo International Oceanographic Data and Information Exchange (IODE)
vdr

La IOK estas la nura UN institucio specializita en oceanaj scienco kaj servoj. Ĝi havigas fokuson por aliaj UN organizaĵoj kaj agentejoj rilataj al la oceana scienco, observado kaj informinterŝanĝo, kaj servoj kiel la tutmonda avertosistemo pri cunamoj. Establita en 1960, la Komisiono okazigis sian 50an datrevenon en 2010 kaj nuntempe havas 147 Membroŝtatojn. Ĉar la IOK ofte havas sian propran rajtigon en kunsidoj kiel tiuj de la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo (UNFCCC), la Interkonsento pri Biologia Diverseco (IBD, CBD) kaj la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Eltenebla Disvolvigo (Rio+20), tio havigas al Unesko du sidlokojn kaj du voĉojn ĉetable.