Premio Kalinga por la Popularigo de Scienco

La Premio Kalinga por la Popularigo de Scienco estas premio donita de Unesko al bonega kapablo pri la prezentado de sciencaj ideoj por la popolo. Ĝi estis kreita en 1951, post donaco de Bijoyanand Patnaik, fondinta prezidanto de la Fondaĵo-Kreditoro Kalinga[1] en Barato. Ĝi estas financata de la Fondaĵo-Kreditoro Kalinga, la registaro de la barata ŝtato Odiŝo, kaj la Fako de Scienco kaj Teknologio de la registaro de Barato.[1]

Premio Kalinga por la Popularigo de Scienco
scienca premio
Nomita laŭ Odiŝo
Organizanto Unesko
Lando Barato
Fondita de Biju Patnaik vd
Fondita en 1951
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Louis de Broglie, la unua ricevinto de la Kalinga Premio

Klarigo redakti

La ricevinto de ĉi tiu ĉiujara premio devis montri – dum bonega kariero kiel verkisto, redaktoro, lekciisto, filma produktisto, reĝisoro aŭ prezentanto de programo de radio aŭ televido – talenton pri la interpreto de scienco kaj teknologio por la publiko. La ricevinto devis peni emfazi la internacian gravecon de scienco kaj teknologio kaj ilia kontribuo al la plibonigado de publika bonfarto, la riĉigo la kultura heredaĵo de nacioj, kaj la solvo de problemoj de la homaro. Multaj pasintaj premiitoj estis sciencistoj, kaj aliaj estis trejnitaj pri ĵurnalismo aŭ estis edukistoj aŭ verkistoj.

Ĉiu membroŝtato rajtas kandidatigi po unu personon, per sia Nacia Komisiono por Unesko laŭ la rekomendoj de landaj organizaĵoj por la progresigo de scienco, aŭ landaj organizaĵoj de aŭtoroj kaj ĵurnalistoj pri scienco. Individuoj ne povas submeti kandidatojn.

La Ĝenerala Direktoro de Unesko elektas la ricevanton je la rekomendo de juĝantaro de kvar personoj, kiujn ĝi elektas. Tri juĝantoj el malsamaj landoj elektiĝas pro egala geografia varieco kaj la kvara pro la rekomendo de la Fondaĵo-Kreditoro Kalinga.

La Premio Kalinga premiiĝas dum la festado de la Monda Tago de Scienco en neparaj jaroj kaj en Nov-Delhio, Barato, en paraj jaroj. La ricevanto ricevas dudek mil usonajn dolarojn (US$20 000) kaj Arĝentan Medalon Albert Einstein. La ricevanto ankaŭ ricevas la Postenon Ruchi Ramas Sahni, komencigitan de la Registaro de Barato en 2001 por la 50a datreveno de la Premio Kalinga. La posedanto de la Posteno Ruchi Ramas Sahni vojaĝas al Barato dum 2-4 semajnoj kiel la gasto de la registaro de Barato. La posteno ankaŭ inkluzivas simbolan pagon de 5 000 usonaj dolaroj. En la jaroj kiam la premia ceremonio okazas dum la festado de la Monda Tago de Scienco, la ricevinto vojaĝas al la urbo kie la tago estas festata kiel la gasto de Unesko. En la jaroj kiam ĝi premiiĝas en Nov-Delhio, oni invitas la ricevinton, kiel la gaston de la Fondaĵo-Kreditoro Kalinga, prezenti nelongan prelegan vojaĝon en Barato. Tial oinni preferas, ke la ricevinto scipovu la anglan.

La Fako de Sciencaj Analizo kaj Politikoj de Unesko administras la Premion Kalinga.

Ricevintoj redakti

Fonto: Unesko[2]

  • 1952 Louis de Broglie – Francio
  • 1953 Julian Huxley – Britio
  • 1954 Waldemar Kaempffert – Usono
  • 1955 August Pi i Sunyer – Venezuelo
  • 1956 George Gamow – Usono
  • 1957 Bertrand Russell – Britio
  • 1958 Karl von Frisch – Germanio
  • 1959 Jean Rostand – Francio
  • 1960 Ritchie Calder – Britio
  • 1961 Arthur C. Clarke – Britio
  • 1962 Gerard Piel – Usono
  • 1963 Jagjit Singh – India
  • 1964 Warren Weaver – Usono
  • 1965 Eugene Rabinowitch – Usono
  • 1966 Paul Couderc – Francio
  • 1967 Fred Hoyle – Britio
  • 1968 Gavin de Beer – Britio
  • 1969 Konrad Lorenz – Austria
  • 1970 Margaret Mead – Usono
  • 1971 Pierre Victor Auger – France
  • 1972 Philip H. Abelson – Usono; Nigel Calder – Britio
  • 1973 neniu permio
  • 1974 José Reis – Brazilo; Luis Estrada Martínez – Meksiko
  • 1975 neniu permio
  • 1976 George Porter – Britio; Alexander Oparin – Rusio
  • 1977 Fernand Seguin – Kanado
  • 1978 Hoimar von Ditfurth – Germanio
  • 1979 Sergei Kapitza – Rusio
  • 1980 Arístides Bastidas – Venezuelo
  • 1981 David Attenborough – Britio; Dennis Flanagan – Usono
  • 1982 Oswaldo Frota-Pessoa – Brazilo
  • 1983 Abdullah Al Muti Sharafuddin – Bangladeŝo
  • 1984 Yves Coppens – France; Игорь Васильевич – Rusio
  • 1985 Peter Medawar – Britio
  • 1986 Nikolaj Basov – Russia; David Suzuki – Kanado
  • 1987 Marcel Roche – Venezuelo
  • 1988 Björn Kurtén – Finnlando
  • 1989 Saad Ahmed Shabaan – Egiptio
  • 1990 Misbah-Ud-Din Shami – Pakistano
  • 1991 Radu Iftimovici – Rumanio; Narender K. Sehgal – Barato
  • 1992 Jorge Flores Valdés – Meksiko; Peter Okebukola – Niĝerio
  • 1993 Piero Angela – Italio
  • 1994 Nikolai N. Drozdov – Rusio
  • 1995 Julieta Norma Fierro Gossman – Meksiko
  • 1996 Jiří Grygar – Ĉeĥio; Jayant V. Narlikar – Barato
  • 1997 Dorairajan Balasubramanian – Barato
  • 1998 Regina Paz Lopez – Filipinoj; Ennio Candotti – Brazilo
  • 1999 Marian Ewurama Addy – Ganao; Emil Gabrielian – Armenio
  • 2000 Ernst W. Hamburger – Brazilo
  • 2001 Stefano Fantoni – Italio
  • 2002 Marisela Salvatierra – Venezuelo
  • 2003 Pervez Hoodbhoy – Pakistano
  • 2004 Jean Audouze – Francio
  • 2005 Jeter Bertoletti – Brazilo
  • 2006–2008 Neniu premio pro ŝanĝo de la reguloj de Unesko
  • 2009 Yash Pal – Barato; Trinh Xuan Thuan – Usono-Vjetnamio
  • 2010 Gokulananda Mohapatra – Barato
  • 2011 René Raúl Drucker Colín – Meksiko
  • 2012 Basanta Kumar Behura – Barato
  • 2013 Prof. Xiangyi Li – Ĉinio
  • 2014 Prof. Trilochan Pradhan – Barato
  • 2015 Prof. Diego Golombek – Argentino
  • 2017 Erik Jacquemyn – Belgio[3]
  • 2019 Karl Kruszelnicki – Aŭstralio[4]

Statistiko redakti

Ĝis 2019 la premio estis donita al 73 homoj el 26 landoj:

Lando Ne. De Premioj
  Britio 10 fojoj
  Usono 9 fojoj
  Barato 8 fojoj
  Francio 6 fojoj
  Rusio 5 fojoj
  Brazilo
  Venezuelo 4 fojoj
  Meksiko
  Pakistano 2 fojoj
  Germanio
  Italio
  Kanado
  Argentino 1 fojo
  Armenio
  Aŭstralio
  Aŭstrio
  Bangladeŝo
  Belgio
  Ĉeĥio
  Finnlando
  Egiptio
  Ganao
  Rumanio
  Niĝerio
  Filipinoj
  Vjetnamio

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kalinga Prize en la angla Vikipedio.