Instituto de Unesko por Dumviva Lernado

La Instituto de Unesko por Dumviva Lernado, (en angla: UNESCO Institute for Lifelong Learning (UIL), antaŭe Instituto de Unesko por Eduko, estas unu el ses edukaj institutoj de Unesko. Ĝi estas ne-profitcela internacia centro de esplorado, trejnado, informado, dokumentado, kaj eldonado pri legopovo, neformala eduko, plenkreskula kaj dumviva lernado. Ĝi servas al la membroŝtatoj de Unesko, ne-registaraj organizaĵoj, komunumaj organizaĵoj, kaj kunlaborantoj en civila socio kaj la privata sektoro. La instituto kunlaboras kun sia sidejo en Parizo, kun lokaj oficejoj de Unesko en diversaj landoj, kun frataj institutoj, kaj kun landaj kaj internaciaj kunlaborantoj.

Instituto de Unesko por Dumviva Lernado
Instituto de Unesko por Dumviva Lernado
Instituto de Unesko por Dumviva Lernado
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj
Komenco 1952 vd
Geografia situo 53° 34′ 7″ N, 9° 58′ 36″ O (mapo)53.56856669.9767715Koordinatoj: 53° 34′ 7″ N, 9° 58′ 36″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Hamburgo
Instituto de Unesko por Dumviva Lernado (Germanio)
Instituto de Unesko por Dumviva Lernado (Germanio)
DEC
Instituto de Unesko por Dumviva Lernado
Instituto de Unesko por Dumviva Lernado
Map
Instituto de Unesko por Dumviva Lernado
Retejo Oficiala retejo
vdr

La instituto estas bazita en Hamburgo, Germanio. La urba registaro donacas la terenon proksime al la Universitato de Hamburgo en historia vilao, kiun konstruis la ekspeda magnato Albert Ballin.

Celoj redakti

La celoj de la Instituto de Unesko por Dumviva Lernado estas certigi, ke ĉiuj formoj de eduko kaj lernado – formalaj, neformalaj, kaj malformalaj – estu agnoskataj, respektataj, kaj haveblaj por kontentigi la bezonojn de personoj kaj komunumoj tra la mondo. La instituto respondas al tiuj bezonoj kaj helpas solvi la problemojn de la homaro (paco kaj demokratio, daŭripova disvolviĝo kaj elimino de malriĉeco, kultivado de diverseco, venko de HIV/Aidoso, protektado de la medio) per esplorado de politiko, kapabligado, interkonektado, eldonaĵoj kaj teknikaj servoj por membroŝtatoj kaj ne-registaraj kaj civilsociaj organizaĵoj, kaj privataj donantoj je ilia peto.

Projektoj redakti

  • Eldono de la Internacia Revuo de Eduko, la plej longtempa internacia revuo pri kompara eduko
  • Kunordigo de la 6a Internacia Konferenco pri Eduko de Plenkreskuloj (CONFINTEA VI)
  • Reto ALADIN
  • Kunordigo de la Semajno de Plenkreskulaj Lernantoj
  • Kunlaborado kun la Asocio por la Disvolviĝo de Eduko en Afriko (ADEA)

Fontoj redakti

  • Elfert, Maren (Redaktoro): Towards an Open Learning World: 50 Years UNESCO Institute for Education. Hamburgo: Instituto de Unesko por Eduko, 2002

Eksteraj ligoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo UNESCO Institute for Lifelong Learning en la angla Vikipedio.