Helpo al sinhelpohelpo al memhelpo estas koncepto, kiu ebligu suferantaj homoj (ekzemple malriĉeco malriĉuloj aŭ pacientoj) superi siajn malfacilaĵojn surbaze de siaj propraj fortoj.

Helpo al sinhelpo en evolua kunlaboro redakti

Jan en la antikva epoko saĝuloj konsciis pri la utilo de helpo al sinhelpo, kiel montras malnova ĉina proverbo (foje atribuata, en diversaj versioj, al KonfuceoLaozio):

 
 Donu al malsantanto fiŝon, kaj li satiĝas unufoje. Instruu al li fiŝkapti, kaj li neniam plu malsatos. 

La koncepto trovis akcepton kun la estiĝo de moderna evolua helpo en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Jam en 1967, Stefan Maul skribis en Espero Katolika: "la plej bona evoluhelpo ĉiam estas helpo al memhelpo". [1]

Lige kun tiu koncepto, oni komencis - precipe post la 1990-aj jaroj - paroli pri evolua kunlaboro anstataŭ evolua helpo. Evolua kunlaboro celas ebligi al homoj vivteni sin mem (ekzemple helpe de mikrokreditoj). Oni komencis ankaŭ eduki indiĝenajn evoluhelpantojn.

Referencoj redakti