Traktato de Laŭzano

(Alidirektita el Traktato de Lausanne)

La Traktato de Lausanne estas pacotraktato de 1923 per kiu finas la grekan-turkan militon 1919-1922 kaj kiu fiksis kaj agnoskis la faktajn landlimojn de Turkio. Ĝi estis la lasta traktato rilate al la unua mondmilito. Ĝin subskribis Turkio, aliflanke Britio, Francio, Italio, Japanio, Grekio, Rumanio kaj la Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj. La subskribon antaŭis sepmonata konferenco kaj la traktato estis subskribita en Palais Rumine la 24-an de julio 1923 en la svisa urbo Lausanne.

Palaco de Rumine en la svisa urbo Laussane

Turkio abdikis pri la fruaj arabaj provincoj, rekonis regpotencon de Britio super Kipro, posedrajtojn de Italio pri Dodekanesoj. La entento retiris la postulon pri aŭtonomio por la kurdoj kaj teritoriajn allasojn al Armenio.

La venkitaj potencoj ne postulis interes-sferojn en Turkio, ne limigis la turkajn financajn aferojn kaj la turkajn armeajn fortojn. Oni deklaris libere vetureblaj ŝipvojoj (por ĉiuj nacioj) la markolojn inter la Egea maro kaj la Nigra maro.

HistorioRedakti

Tiu traktato anstataŭis la traktaton de Sèvres, subskribitan tri jarojn antaŭe, la 10an de aŭgusto 1920, proksime de Parizo. Iniciatita de la sultano Mehmet la 6-a, la lasta otomana sultano, ĝi devis doni aŭtonomion al la armenoj kaj al la kurdoj, interalie, sed ankaŭ konfirmi la konkerojn de Grekio, kiuj estis Izmir, parto de Trakio kaj Norda Epiro. Mehmet la 6a alvenis al la regado de la Otomana Impirio en julio 1918 ĵus antaŭ la turka kapitulaco fronte al la aliancanoj, kiuj okupaciis Istanbulon. Anstataŭ rezisti li preferis rezigni, esperante ricevi de la okupaciaj fortoj pli favorajn packondiĉojn. Tiu ĉi pozicio estis sentita kiel perfido fare de la turkaj naciistoj kiuj trovis la kondiĉojn de la traktato de Sèvres pli malfavoraj. Tiam Mustafa Kemal Atatürk, kolonelo en la turka armeo, ekgvidis la ribelon kaj iom post iom venkis ĉiujn okupaciajn armeojn. Li fondis la Turkan Respublikon la 29an de aprilo 1920. Tiam ŝanĝiĝis la inklinoj de la Aliancanoj. Francio, tiama mandata potenco por Sirio kaj Libano, subite fariĝis subtenanto de la nova turka registaro; la londona registaro, kontenta pri la atribuo de Mosul (kun petrolo) al Irako sub brita influo, ne deziris pli. La armenoj venkitaj, same kiel la grekoj, interesis neniun plu.

La traktato de Laŭzano rekonis la leĝecon de la reĝimo de Ataturko instalita en Ankaro. En ĝi la turka registaro rekonis la teritoriajn perdojn de la Otomana Imperio en Kipro, Sirio, Palestino, Ĵordanio, Irako kaj Arabio, sed interŝanĝe rajtis forlasi ĉiujn ideojn pri aŭtonomio por kurdoj kaj armenoj, antaŭviditajn en la traktato de Sèvres[1].

ReferencojRedakti

  1. Nicole Margot, İsmail Beşikçi, Unua turko, defendanto de kurdoj, gasto en Laŭzano (pdf), p. 11, Etnismo, n-ro 97, junio 2016.