Jeanne Moreau
Jeanne MOREAU [ĵan morO] (naskiĝis la 23-an de januaro, 1928 en Parizo, mortis la 31-an de julio, 2017 samloke) estis franca aktorino, kantistino kaj reĝisorino.
Jeanne Moreau | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1928 en 10-a arondismento de Parizo |
Morto | 31-an de julio 2017 (89-jara) en 8-a arondismento de Parizo, Parizo |
Tombo | Tombejo de Montmartre |
Lingvoj | franca lingvo |
Loĝloko | Parizo |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Konservatorio Nacia Supera de Arto Drama |
Familio | |
Edz(in)o | Jean-Louis Richard • William Friedkin |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro • filmreĝisoro • kantisto • scenaristo • muzikisto • produktoro • teatra aktoro |
Verkoj | Seven Days... Seven Nights |
TTT | |
Retejo | http://www.jeannemoreau.com/ |
Kiam ŝi komencis sian kinokarieron, ŝi jam estis konata aktorino en la plej renomaj francaj teatroj. Ŝi internacie famiĝis pro la filmo L’ascenseur pour l’echafaud (La lifto al la eŝafodo) kaj fariĝis grava reprezentantino de la Franca Nova Ondo.
En 2000 ŝi kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.
Listo de filmojRedakti
- 1954: Touchez pas au Grisbi (Francio)
- 1957: Ascenseur pour l'échafaud (Francio)
- 1958: Les amants (Francio)
- 1958: Les dos au mur (Francio)
- 1959: Les Quatre Cents Coups (Francio)
- 1961: La notte (Italio/Francio)
- 1962: Jules et Jim (Francio)
- 1962: Der Prozess (Germanio/Francio/Italio)
- 1964: Le journal d’une femme de chambre (Francio/Italio)
- 1964: Mata-Hari (Francio/Italio)
- 1965: Viva Maria! (Francio/Italio)
- 1968: La mariée était en noir (Francio/Italio)
- 1976: Mr. Klein (Francio)
- 1982: Querelle (Germanio/Francio)
- 1990: Nikita (Francio/Italio)
- 1991: Bis ans Ende der Welt (Germanio/Francio/Aŭstralio)