Monsieur Klein (filmo)

Monsieur Klein (Sinjoro Klein) estas franca filmo de Joseph Losey, kun Alain Delon, aperinta en 1976.

Monsieur Klein
filmo
Originala titolo Monsieur Klein
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1976
Ĝenro filma dramo, krimfilmo
Kameraado Gerry Fisher
Reĝisoro(j) Joseph Losey
Produktisto(j) Raymond Danon
Scenaro Franco Solinas • Costa-Gavras
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Egisto Macchi
Rolantoj Alain Delon • Jeanne Moreau • Juliet Berto • Michael Lonsdale • Francine Bergé • Jean Bouise • Suzanne Flon • Massimo Girotti • Michel Aumont • Étienne Chicot • Louis Seigner • Pierre Vernier (aktoro) • Roland Bertin • Gérard Jugnot • Brigitte Ariel • Bernard-Pierre Donnadieu • Maurice Baquet • Christian de Tilière • Philippe Brizard • Pierre Frag • Michel Delahaye • Jacques Maury • Francine Racette • Jean Champion • Fred Personne • Elisabeth Kasza • Isabelle Sadoyan • François Viaur • Lucienne Le Marchand • Magali Clément
Honorigoj César Award for Best Film
IMDb
vdr

Rakonto redakti

En 1942 en Parizo, dum germana okupacio, la Alzacano Robert Klein pliriĉiĝas aĉetante artaĵojn de ĝenitaj Judoj, sub la normala vendoprezo. Dum li rekondukas ĝis sia pordo unu el ili, de kiu li aĉetis malgrandan pentraĵon de la nederlanda majstro Adriaen van Ostade, li malkovras inter siaj poŝtaĵoj ekzempleron de Judaj Informoj, gazeto normale havebla nur per abono.

La profitemulo ekkonscias, ke ekzistas alia Robert Klein, la Judo abonita al la gazeto kaj tiel signalita al la polic-prefektejo; ke nun lia familinomo kun juda sono, sub la formo de homonimo, igas lin suspektinda. Li fariĝas ĉasaĵo por la polico. Kaptita en kafka-a reto, provante senkulpigi sin, li nur pligrandigas la suspekton de aŭtoritatoj al si. Li malkovras ke lia duoblo estas rezistanta judo kiu uzas lian nomon kiel ekranon por fari misterajn aktivecojn. Provizita de falsaj dokumentoj, li provas forfuĝi; tamen sentante la bezonon ekkoni tiun kies homonimo li estas, li rendevuas kun li.

Denuncita, la rezistanto estas arestita. La heroo, simile al sia duoblo, trafas la saman sorton. Li estas arestita dum la Rastado de la Vintra Ciklodromo la 16-an de julio 1942. Kvankam advokata amiko akiris kaj lastmomento transdonis al li dokumentojn atestantajn ke li ne estas Judo, la ĉeesto de lia homonimo en la konvojo de deportitoj al Germanio pelas S-ron Klein resti por provi alparoli lin: kuntrenita de destino, kiu superas lian personecon, li finas en la trajnon de deportitoj, kaj retroviĝas en la sama vagono kiel la juda vendanto, kun kiu ĉio komenciĝis.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti