Robert Taft

Robert Alphonso TAFT (naskiĝis la 8-an de septembro 1889 en Cincinnati, Ohio; mortis la 31-an de julio 1953 en Novjorko) estis frakciogvidanto de la Respublikana Partio en la Usona Senato dum 14 jaroj (1939–1953), reprezentanto de la konservativaj tradicioj. Li dufoje kandidatis pri prezidenteco - sensukcese.

Robert Taft
Robert a taft.jpg
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1889 (1889-09-08)
en Cincinnati
Morto 31-an de julio 1953 (1953-07-31) (63-jara)
en Novjorko
Mortokialo cerba sangado
Tombo Ohio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Yale • jura altlernejo Harvard • elementa lernejoelementa lernejo • Yale College
Subskribo Robert Taft
Familio
Patro William H. Taft
Patrino Helen Herron Taft
Frat(in)oj Charles Phelps Taft II • Helen Taft Manning
Edz(in)o Martha Wheaton Bowers Taft
Infanoj William Howard Taft III • Robert Taft, Jr. • Horace Dwight Taft • Lloyd Bowers Taft
Okupo
Okupo politikistojuĝistoadvokato • direktisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Robert a taft.jpg

Li estis filo de William Howard Taft, 27-a prezidento de Usono (1909-13). Li eklaboris en 1913, en Ohio-ŝtato kiel advokato, krom tio li iĝis sukcesa entreprenisto. Dum la unua mondmilito li laboris kiel nutraĵ- poste helpafera ministeria konsilisto. Li estis membro de parlamento de Ohio (1921-26) kaj de la senato (1931-32).

Oni elektis lin en 1938 en senaton de Usono kaj baldaŭ iĝis influa homo en Vaŝingtono. Li rifuzis la socialajn elementoj de la New Deal-programo kaj postulis ŝtatan ŝparemon, bilancitan buĝeton kaj limigon de rajtoj de la federacia registaro. Antaŭ japana bombardado de Pearl Harbor (decembro 1941), li forte kontraŭis usonan partoprenon en la dua mondmilito.

Kiam la respublikanoj en 1946 atingis plimulton en la Kongreso, Taft – kiel partia frakcigvidanto en la senato – akiris gravan influopotencon. Lia plej granda sukceso en la senato estis la akceptigo de la laborjura leĝo de Taft-Hartley (1947). Tiu leĝo limigis agadterenon de la sindikatoj.

Li reprezantis konsekvencan izolacian politikon, li kontraŭis ex post la dua mondmilito la mondpolitikan rolon de Usono (ekz. tra la NATO).