Vladimir Kara-Murza

rusa opozicia politikisto kaj ĵurnalisto

Vladimir Vladimiroviĉ Kara-Murza (ruse Владимир Владимирович Кара-Мурза; naskiĝis la 7-an de septembro 1981 en Moskvo) estas rusa politikisto kaj ĵurnalisto.

Vladimir Kara-Murza
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1981 (1981-09-07) (42-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Lingvoj rusaangla
Ŝtataneco RusioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Sovetunio
Alma mater Halo Triunuo • The John Lyon School
Familio
Patro Vladimir Kara-Murza
Edz(in)o Evgenia Kara-Murza
Infanoj 3
Okupo
Okupo politikistoĵurnalistohistoriistofilmreĝisoro • kolumnisto • publikigisto • dokumenta verkisto
vdr
Vladimir Kara-Murza en junio 2021

Familio redakti

Li estas filo de rusa ĵurnalisto kaj televidgastiganto Vladimir Aleksejeviĉ Kara-Murza (1959–2019), sincera kritikisto de Leonid Breĵnev kaj subtenanto de reformoj sub Boris Jelcin. Lia patrino estas juda.[1] Lia patro estis pranepo de latva revoluciulo Voldemārs Bisenieks (1884–1938), kaj pranevo de la unua ambasadoro de Latvio al Britio, Georgs Bisenieks (1885–1941), kiuj ambaŭ estis pafitaj fare de la NKVD. La latva agronomo kaj eldonisto Jānis Bisenieks (1864–1923) estis ilia pli maljuna frato.[2]

Li ankaŭ estas parenca al Sergej Kara-Murza (naskita en 1939), sovetia/rusa historiisto, apotekisto kaj filozofo. Ili estas membroj de la familio Kara-Murza, posteuloj de tatara aristokrato kiu ekloĝis en Moskvo kaj konvertiĝis al kristanismo en la 15-a jarcento (la nomo en traduko signifas "Nigra Sinjoro".)

Kara-Murza bakalaŭriĝis kaj magistriĝis pri historio en la universitato de Kembriĝo en Anglio. Kun sia edzino, Jevgenia, li havas tri infanojn.

Vivo redakti

Kara-Murza estis membro de la partio "Demokratia Elekto de Rusio" de 1999 ĝis 2001.[3] Inter 2001 kaj 2008 li apartenis al la "Unio de Dekstraj Fortoj" (ruse Союз правых сил (СПС), ZaJUZ praviĥ sil). En 2015 li estis konsilisto de Boris Nemcov kiu estis murdita en Moskvo. Ili kune publikigis artikolon titolitan “Pri Danĝero de Putinismo” en la ĵurnalo Nezavisimaja Gazeta (ruse Независимая газета, do "Sendependa Gazeto") en januaro 2004 kaj estis membroj de la opozicia alianco "Komitato 2008: libera elekto" (ruse Комитет 2008: Свободный выбор).

Ekde 2014 Kara-Mursa laboras por Malferma Rusio (ruse Открытая Россия; Otkritaja Rossija), fondaĵo de la Kremla kritikisto Miĥail Ĥodorkovskij.[4]

Venenaj atakoj en 2015 kaj 2017 redakti

En majo 2015 li estis en komato dum semajno post subita rena malfunkcio. La kuracistoj diagnozis severan veneniĝon, sed ne povis identigi la kaŭzan substancon. Por medicina rehabilitado, Kara-Murza pasigis duonjaron en Usono. Lia edzino kaj tri infanoj ekde tiam pro sekurecaj kialoj loĝas en Vaŝingtono. En februaro 2017 sekvis dua venena atako. Kuracistoj ĉe li diagnozis polineuropation, malsanon de la periferia nerva sistemo, verŝajne kiel rezulto de la venenaj atakoj.

Aresto en 2022 redakti

Post la komenco de la rusia invado de Ukrainio la 24-an de februaro 2022, la rusia registaro plu limigis la gazetaran liberecon en Rusio. Fine de februaro Kara-Mursa formis kontraŭmilitan komitaton kun Garri Kasparov, Miĥail Ĥodorkovskij kaj aliaj. La 11-an de aprilo 2022, li estis arestita fare de la polico antaŭ la pluretaĝa konstruaĵo en Moskvo en kiu li vivas en loĝejo kaj la venontan tagon juĝita je 15 tagoj en malliberejo en resumaj procedoj. La 22-an de aprilo 2022, li estis klasifikita kiel eksterlanda agento en Rusio. Krimproceso ankaŭ estis malfermita pro "malveraj deklaroj pri la rusia armeo".

Kondamno en 2023 redakti

La 17-an de aprilo 2023, pro lia publika kritiko de la Ukrainia milito, Kara-Mursa estis kondamnita je 25 jaroj en punkolonio pro severa ŝtata perfido, la maksimuma ebla puno kaj malgraŭ sia polineuropatia malsano. Moskva tribunalo decidis ke li estis kulpa de ŝtatperfido kaj aliaj deliktoj kiel ekzemple disvastigo de "malveraj informoj pri la armeo" kaj laborado por "nedezirinda" organizaĵo. Kara-Murza neis ĉiujn akuzojn, sed diris kelkajn tagojn pli frue, ke li ne bedaŭros pri iuj el la deklaroj kiujn li faris.

Referencoj redakti

  • Tiu teksto ekestis la 19-an de aprilo 2023 je traduko de la germanlingva vikipedia teksto W. Kara-Mursa kaj iom de la anglalingva teksto V. Kara-Murza de tiu dato