András Payer [andrAŝ pAjer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Payer András estis hungara ŝlagrokomponisto, ŝlagrokantisto. Lia edzino estis Anna Safranek.

András Payer
András Payer
András Payer
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1941 (1941-07-31)
en Budapeŝto
Morto 31-an de marto 2011 (2011-03-31) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistokantisto
vdr

András Payer [1] naskiĝis la 31-an de julio 1941 en Budapeŝto, li mortis la 31-an de marto 2011 en Budapeŝto.

Biografio redakti

András Payer maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1959, poste li akiris apotekistan diplomon en Universitato Semmelweis. Dum la studentaj jaroj libertempe li estis memlernanto de gitarludo. Foje li renkontiĝis kun István S. Nagy, poste ili estis nedisigebla komponista paro. Payer estis renoma nomo inter la ŝlagromuzikistoj ekde 1961. Li neniam estis ano en ŝlagrorkestro, tamen kremo de la hungaraj muzikistoj kantis liajn ŝlagrojn. En 1991 li translokiĝis al Zsámbék, kie li havis vendejon pri loterio, sed li daŭre kreis la ŝlagrojn. Li ricevis kelkajn premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filinojn.

Elektitaj ŝlagroj redakti

  • Minden jót, Mónika! (kantisto)

Elektitaj ŝlagrokomponaĵoj redakti

  • Ó, egy Alfa Romeo
  • Annyi arc ismerős
  • Találkozás
  • Gedeon bácsi
  • Almát eszem
  • Nincsen olyan ember
  • Nem születtem grófnak

Aŭdebla redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti