La abelo Maja (libro)

libro kaj televida serio pri la samnoma ĉefa rolulino
(Alidirektita el La abelo Maja)

La abelo Maja (germane: Die Biene MajaDie Biene Maja und ihre Abenteuer) estas infanlibro verkita de la germana verkisto Waldemar Bonsels en 1912. La romano traktas la intrigojn de personigita abelo kaj temigas, interalie, ŝiajn luktojn kontraŭ minacaj vespoj. La verko estis tradukita en multajn lingvojn kaj ricevis plurajn adaptojn por kino, opero, teatro kaj televido. La plej fama el la adaptiĝoj estas la japan-germana animacia adaptado samnoma, kiu estis produktita en la mezaj 70-aj jaroj kaj estis montrita en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo. Tiu adaptado faris signifajn ŝanĝojn al la origina verko kaj aldonis du ĉeffigurojn kiuj ne ekzistis en la originalo.

La abelo Maja
Origine Die Biene Maja
La abelo Maja
literatura verkoplurkomunikila serio
Aŭtoroj
Aŭtoro Waldemar Bonsels
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1912
vdr

En la originala verko speguliĝas militismaj kaj ultranaciismaj mesaĝoj, kaj iuj asertas ankaŭ faŝisma kaj rasisma. Bonsels mem tenis antisemitajn opiniojn kaj dum la nazia periodo li publikigis verkojn, funkciis kiel ĵurnalisto kaj eĉ verkis verkon (eldonita en nur 100 ekzempleroj) kun klaraj antisemitaj subtonoj, nomita "Der Grieche Dositos" ("La greka Dositos") [1].

Intriga resumo redakti

Maja estas scivolema kaj ludema abelo, kiu naskiĝis en abelujo dum maltrankvila tempo: la abelujo estis dividita en du novajn koloniojn. Maja kreskas kaj estas edukita sur la sino de sia instruisto sinjorino Kasandra, sed ŝia scivolema kaj ribelema naturo kolizias kun la striktaj reguloj de la abelujo. Kaj tiel, malgraŭ la avertoj de sinjorino Kasandra, Maja sopiras esplori la larĝan mondon de ekstere. Unu helan tagon, kolektante nektaron laŭrutine, Maja decidas fari aŭdacan agon kaj forlasas la abelujon favore al magia (kaj foje danĝera) vojaĝo al la ekstera mondo.

En respondo al la fuĝo de la abelo, la kolera reĝino de la abelujo sendas Willie, amikon de Maja, sekvi ŝin, por resendi ŝin al la abelujo. Willie sekvas Maja-n, sed baldaŭ ankaŭ li aliĝas al la aventuroj de sia amiko en la granda mondo. La rolulo de Willie (rolulo kiu estis aldonita al la rakonto nur en la televidserio) estas unu el du roluloj kiuj estis aldonitaj kiel menciite por mildigi la militisman kaj naciisman mesaĝon de la origina verko. Kune, Willie kaj Maja komencas siajn mirindajn (kaj foje danĝerajn) aventurojn kaj renkontas aliajn insektojn, el kiuj kelkaj eĉ iĝas iliaj amikoj. Unu el tiuj amikoj estas Flip la ortoptero (nova rolulo aldonita al la rakonto por la avantaĝo de la televidserio, kaj pro la samaj kialoj). Ĉe la kulmino de la intrigo, Maja renkontas la malbonajn vespojn, kiuj estas la amaraj malamikoj de la abeloj, kaj estas kidnapita de ili al ilia regno kaj estas malliberigita pro neniu malbono.

Dum ŝia malliberigo, Maja malkovras malfacilan kaj amaran sekreton - la kruelaj vespoj planas ataki kaj konkeri ŝian abelkolonion. Maja alfrontas malfacilan dilemon - ĉu ŝi devus reveni al la abelujo kaj akcepti la punon por sia fuĝo kaj tiel savi la kolonion; aŭ alternative fari nenion, eviti la punon, sed farante tion ankaŭ riski la sorton de la abelujo kaj ĝiaj konatuloj al detruo.

Maja ja decidas reveni al la abelujo kaj averti siajn amikojn pri la venonta brutala atako. Dank' al ŝia kavalireca ago, la abeloj ĉesigas la vespoatakon kaj Maja iĝas la heroo de la abelujo. Kiel atendite de ago de heroeco, Maja estas pardonita pro eskapo de la abelujo kaj de ŝiaj amikoj en neforgesebla fina epizodo.

Adaptoj redakti

La animacia televidadaptado de la verko, "la abelo Maja" (japane: みつばちマーヤの冒険), estas 52-epizoda japana televida serio produktita por televido en 1975 en japan-germana kunlaboro. La serio estis origine elsendita en Japanio sur la kanalo TV Asahi.

La serio baziĝas sur la verko de Bonsels el 1912. La serio estis produktita en la mez-1970-aj jaroj fare de la dua ŝtatkanalo de germana televido, ZDF, la aŭstra Apollo Films kaj privata firmao nomita Taurus. La animacio estis farita fare de japana firmao nomita Nippon Animation Studios.

Referencoj redakti

  1. Pri la opinioj de la verkisto kaj kiel ili influis liajn verkaĵojn vidu [1], [2] (germane)

Eksteraj ligiloj redakti