Malfermi la ĉefan menuon

Internacia Socialista Estraro

organiza infrastrukturo por la Dua Internacio

La Internacia Socialista Estraro (france: Bureau Socialiste Internationale, fakte ĉi tie ne temas pri socialisma "oficejo", sed vere pri "estraro") estis la daŭra organizaĵo de la Dua Internacio, establita ĉe la Pariza kongreso de 1900. Antaŭ tio ne estis organiza infrastrukturo por la "Dua Internacio" krom serio de periodaj kongresoj, kiuj eĉ ne havis unuecan nomon. La gastiganta partio de la proksima kongreso respondecis pri ĝia organizado.

Post la Internacia Socialista Kongreso de Parizo en 1900, daŭra estraro estis establita kiu kunvenis periode inter kongresoj. Konstanta sekretariejo estis ankaŭ establita en Bruselo. Reprezentantoj de la sekretariejo partoprenis en ĉiuj 16 plenkunsidoj de la estraro.

La membreco de la estraro ŝanĝiĝis de kunveno al kunveno, ĉiu lando sendis tri reprezentantojn samtempe. Multaj elstaraj personaĵoj el la socialisma movado kaj pluraj estontaj ŝtatestroj aŭ registaraj gvidantoj estis membroj en iu aŭ alia momento.

Alvoko uzi EsperantonRedakti

En 1907 okazis la 7-a kongreso de la Dua Internacio en Stutgarto. Du francaj socialistoj – unu el ili Jean Jaurès – metis proponon en la tagordon, ke Esperanto estu uzata en la oficialaj dokumentoj de la Internacia Socialista Estraro en Bruselo. Tiu relative modesta propono fiaskis, ĉefe pro tre akra kontraŭstaro de germana socialdemokrato. Cetere, tiu malakcepto estis malbone digestita fare de socialdemokratoj en la esperantista mondo kaj kelkaj el ili – inter kiuj la tiama esperanto-pioniro Edmond Privat – protestis per publika letero en kiu ili substrekis la kontraston inter la principa internaciismo de socialistoj kaj ties reala konduto.