Blade: Trinity
Blade: Trinity [blejd-triniti] estas horora (vampira) kinofilmo de 2004, reĝisorita de David S. Goyer. Ĝi estas lia film-reĝisora debuto kaj la tria filmo en la Blade-trilogio, sekvanta al Blade kaj Blade II, kaj ĝi baziĝas je la komiksa karaktero Blade de Marvel Comics. La titolo aludas la triunuon formiĝintan inter Blade, Hannibal King kaj Abigail Whistler en la filmo.
EsperantoRedakti
Oni uzas en la filmo ŝildojn en Esperanto en la policejo. Eblas vidi Esperantajn skribojn, sur la konstruaĵoj, pordoj, afiŝoj kaj E-flagojn[1].
Oni ankaŭ aŭdas esperanton kiam Abraham Whistler aĉetas ĵurnalon. Li kaj la vendisto interŝanĝas kelkajn vortojn esperantajn. En jen alia epizodo oni montras homon, kiu rigardas filmon Incubus, kie ĉiuj herooj parolas en Esperanto[1].
AktorojRedakti
- Wesley Snipes – Blade
- Kris Kristofferson – Abraham Whistler
- Ryan Reynolds – Hannibal King
- Jessica Biel – Abigail Whistler
Eksteraj ligilojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
- ↑ 1,0 1,1 (angla) Esperanto always alive, Leisureforyou.eu