Pink Floyd The Wall

Pink Floyd The Wall estas muzika filmo farita de la brita reĝisoro Alan Parker en 1982. Oni nomas ĝin ankaŭ "roka opero" aŭ "muzikalo". Ĝi baziĝas sur la duopa sonregistro The Wall de la brita grupo Pink Floyd.

Pink Floyd The Wall
filmo • videoalbumo
Originala titolo Pink Floyd – The Wall
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 23 maj. 1982, 15 jul. 1982, 19 aŭg. 1982, 15 okt. 1982
Ĝenro muzika filmo, filma dramo, arta filmo
Kameraado Peter Biziou
Reĝisoro(j) Alan Parker
Produktisto(j) Alan Marshall
Scenaro Roger Waters
Filmita en Pinewood Studios
Muziko de Roger Waters • David Gilmour
Rolantoj Bob Geldof • Christine Hargreaves • Eleanor David • Alex McAvoy • Bob Hoskins • Michael Ensign • Roger Waters • Jenny Wright • Robert Bridges • James Laurenson • Joanne Whalley • Phil Davis • Nell Campbell • Eddie Tagoe • Gary Olsen • Albert Moses
Produktinta firmao Metro-Goldwyn-Mayer 
Goldcrest Films
IMDb
vdr

Komento redakti

Tiun filmon oni povus rakonti tiel: "Pink, rokenrol-stelulo, enŝlosis sin en necesejo kaj revivas sian estintecon". Sed tiu priskribo ne estus bona por filmo tiel impresa.

Pink Floyd The Wall ne estas filmo klasika laŭ sia realigado. La muntado ne estas linia kaj sekvas la mensan aktivecon de Pink. Dum la scenoj rilataj al la estinteco scenas aktoroj, la sonĝoj estas mirindaj movbildoj faritaj de Gerald SCARFE. La filmo balanĉiĝas senĉese inter la memoroj de la infaneco, kun patro mortigita dum la dua mondmilito kaj "sufoka" patrino; la sento ke plenkreskuloj vivas en nesufiĉa, nebona mondo; kaj fine la forkuro antaŭen, en rokenrolo, sekso, violento kaj drogo. Tri etapoj de vivo, kiu trorapidas kaj fine blokas Pink malantaŭ muro (Wall), lerta metaforo de la mensaj problemoj de la heroo, el kiuj li ne sukcesas eskapi.

Pro siaj altaj vida kaj sonora kvalitoj, Pink Floyd The Wall lasas fortan emocion en la spektantoj, kiuj sukcesis kompreni ĝin. Kelkaj personoj pensas, ke The Wall estas omaĝo de Roger Waters al Syd Barrett, eks-membro de la grupo.