Malfermi la ĉefan menuon

Roger Waters, naskiĝinta la 6-an de septembro 1943(nun 1943-09-06) en Great Bookham (Surrey, Anglio) estas angla basgitaristo, kantisto kaj verkisto, ĉefe konata por sia partopreno al la rokgrupo Pink Floyd, kiun li kunfondis en 1965 kun la gitaristo kaj kantisto Syd Barrett, la klavaristo Richard Wright, la drumisto Nick Mason kaj la gitaristo Bob Klose. Post la foriro de la grupo de Syd Barrett, li iom post iom, ĉefe post la mondsukcesa albumo The dark side of the moon, iĝis la gvidanto de la grupo, sed forlasis ĝin en 1985. Li kontinuis soloan karieron ĝisnune, koncertinte lastafoje kun la anoj de Pink Floyd dum la Live 8 en 2005. Lia lasta albumo Is this the life we really want? estis eldonita en 2017.

Roger Waters
Roger waters koncertanta en la O2 Arena (Londono) la 18-an de Majo de 2008.
Roger waters koncertanta en la O2 Arena (Londono) la 18-an de Majo de 2008.
Bazaj informoj
Naskonomo George Roger Waters
Naskiĝo 6-an de septembro 1943 (1943-09-06) (76-jara)
en Great Bookham
Edz(in)o Judith Trim
Deveno Anglio
Ĝenroj Progresiva roko, Psikedela rokmuziko
Instrumentoj Basgitaro, Gitaro, Elektra gitaro
Aktivaj jaroj 1964 - nuntempo
Retejo https://rogerwaters.com/
v  d  r
Information icon.svg

BiografioRedakti

InfanaĝoRedakti

Roger Waters, naskiĝinta la 6-an de septembro 1943(nun 1943-09-06) en Great Bookham (Surrey, Anglio), estas la filo de Eric Fletcher Waters kaj Mary Waters (nasknome Mary Whyte)[1]. Lia patro estis ano de la Komunista Partio de Granda Britio[2] kaj komence de la Dua mondmilito estis konscienceca obĵetanto, kondukante ambulancojn dum la Blitz[3]. Li finfine decidis partopreni al la Dua mondmilito kaj estis varbata en la oka bataliono de la reĝaj fuzilistoj de la brita helpotrupa armeo je la 11-a de septembro 1943[4] (Roger estanta 5-tagaĝa), kaj mortiĝis post kvin monatoj en la itala fronto en Aprilia, dum la batalo de Anzio, je la 18-a de februaro 1944[5].
La traŭmato rilata al la mortiĝo de sia patro videblos en siaj komponaĵoj, ĉefe en la albumoj The wall, The final cut (kiu estas dediĉata al li) kaj Amused to death.
Roger Waters vivis kun sia patrino kaj sia unuenaskita frato. Li renkontis David Gilmour kiu loĝis en sia najbaraĵo dum sia infanaĝo kaj Syd Barrett en liceo de Kembriĝo (Britio), en kiu li sportemis, partoprenante al la lernejaj rugbea kaj kriketa teamoj[6]. Li dek kvin-jaraĝe iĝis prezidanto de la juneca kembriĝa kampanjo por nuklea senarmigado[7]. Li ne estis feliĉa en lernejo, pli malfrue deklaronte: "Mi malamis ĉuijn sekundojn, escepte de ludoj. La lerneja reĝima estis ege prema... La samaj infanoj kiuj emas esti timigataj de aliaj infanoj, ankaŭ emas esti timigataj de instruitoj."[8]
Post la liceo, Waters komencis en 1962 studiojn de arkitekturo en la Regent Street Polytechnic School of Architecture (nune Universitato de Westminister), en kiu li renkontis Nick Mason kaj Richard Wright.

KarieroRedakti

Kun Pink FloydRedakti

Vidu ĉefan artikolon: Pink Floyd

Komenco de la grupoRedakti

En septembro de 1963, Waters kaj Mason ne plu interesiĝis pri iliaj studioj kaj transloĝiĝis kune al loĝejo apartenata de Mike Leonard, guvernisto de la Regent Street Polytechnic[9]. Waters, Mason kaj Wright komencis muziki kune fine de 1963, Waters gitarante, Mason drumante kaj Wright klavarante, kun la gefrataj kantistoj Keith kaj Sheilagh Noble, kaj la basgitaristo Clive Metcalfe[10]. La grupo nomiĝis iame laŭhumore Sigma 6Meggadeaths kaj muzikadis dum privaj festoj aŭ en la trinkejo de la Regent Street Polytechnic[11]. Noble kaj Metcalfe forlasis por fondi ilian propran grupon, kaj ceteraj anoj petis al la kantisto kaj gitaristo Syd Barrett kaj al la gitaristo Bob Klose kuniĝi[12], Waters decidante basgitari. Dum 1964 kaj 1965, la grupo nomiĝis diversmaniereThe Abdabs,The Screaming Abdabs[13], Leonard's Lodgers, Spectrum Five, The Tea Set[14]. Bob Klose forlasis la grupon en junio de 1965 kaj ĉi-finjare Syd Barrett trovis la preskaŭ-definitiva nomo de la grupo: The Pink Floyd Sound, poste The Pink Floyd Blues Band kaj finfine, komence de 1966, Pink Floyd[15].
Tiame Barrett estis la kreema gvidanto de la grupo, verkatanta preskaŭ ĉiujn komponaĵojn de la grupo[16]. Dum la jaro 1967, post surbendigi la albumon The Piper at the Gates of Dawn, en kiu oni povas aŭdi la unuan komponaĵon de Roger Waters "Take Up Thy Stethoscope and Walk"[17], la mensa sano de Syd Barrett malboniĝis. Li iĝis ĉiam pli neprognozebla kaj ofte forestis, do la grupo decidis anstataǔigi lin per lia amiko David Gilmour, unue nur por koncertoj. Sed rapide Syd Barrett iĝis tute ne resanigebla[18], do estis eksigita el la grupo en aprilo 1968, jus post la surbendigo de la dua albumo A Saucerful of Secrets.

Klasika formacioRedakti
 
Roger Waters koncertanta kun Pink Floyd en la universitato de Leeds en 1970.

Post la foriro de Syd Barrett, Roger Waters iĝis ĉefa ano de la grupo, regante la arta aspekton de la muzikon, de la vidaĵojn kaj de la koncertojn de la grupo. La kantado, antaŭe efiktivigata de Barrett, estis kundividi inter Waters kaj Gilmour kaj iomete Wright. La grupo publikigis du filmomuzikojn (More kaj Obscured by Clouds) kaj albumojn kiuj iĝis malpli kaj malpli psikedelaj sed pli kaj pli progresivaj. La grupo sukcesis iĝi pli kaj pli fama, ĝis la albumo The dark side of the moon, kiu estis komerca monda sukseco, kaj kies textoj estis verkitaj nure de Roger Waters, temante pri "Tio kio frenezigas homojn"[19]. Post tiu albumo, la influo de Waters al la grupo kreskis ĝis li estis verkanta preskaŭ ĉuijn komponaĵojn, textojn kaj vidaĵojn de la grupo.
Roger Waters: "La naturo malŝatas la malplenon. Kaj grupo bezonas impeton. Tiutempe, mi diras tion senartifike, la tekstoj de Rick valoris nenion, kiam tiuj de Dave restis afable stultaj. Nick sciis tion, Rick supozis tion, Dave agnoskis tion. Ni faris la muzikon kune, mi faris la tekstojn sole. Mi neniam volis "esti" la grupo. Nek ĝian estron, male al tio kion ili diris, aŭ al tio kion oni skribis poste. Ĉu mi iĝis tion, estas pro ilia manko. Ĉar bezonis fian impeton. Kaj ĉar mi abundis ĝin, fek'! Tio estas la vero. Ĝi vundas nur la mensongulojn kaj la timemulojn. Kaj mi eble havas ĉiujn difektojn de la mondo, sed ne tiun!"[20]
La sekvantaj albumoj temis pri foresteco kaj misuzo de la muzika industrio (Wish you were here en 1975) kaj pri sociaj klasoj en Unuiĝinta Reĝlando (Animals en 1977)

Waters-a tempoRedakti

La albumo The wall, publikigita en 1979, estis kvazaŭ plene verkita de Roger Waters, kun membiogafiajn pecojn kiel la morto de sia patro dum la dua mondmilito ("Another brick in the wall, Pt.1), la maledziĝo ("Don't leave me now"), kaj disvolvas kelkajn politikajn kaj filozofiajn temojn, kiel mensa perforto de plenkreskuloj al infanoj ("Another brick in the wall, Pt.2"), psikologiaj vundoj kaǔzataj de milito al la sekvantaj generacioj ("The thin ice"), faŝismo ("Run like hell"). La etoso inter la kvar anoj iĝis ege malbona, kaj fine de la surbendigo, Roger Waters trudis al Richard Wright forlasi la grupon. Sed Wright estis dungata kiel salajrula muzikisto por la sekvanta turneo, do tiu fakto restis nekonata ĝis la sekvanta albumo The final cut. [21]. The wall estis denove monda sukceso, iĝanta la plej monde vendita duobla albumo[22]. "Another brick in the wall, Part 2" iĝis la plej konata modkanto de la grupo.
La lasta albumo de Roger Waters kun Pink Floyd, The final cut, temis pri la Falklanda milito, kaj estis plene verkata de Roger Waters, nure "muzikata" de Pink Floyd, kun aliaj studiaj muzikistoj.

Forlaso kaj juĝafero kontraŭ Gilmour kaj MasonRedakti

En 1985, Roger Waters decidis forlasi la grupon kaj finigi ĝin. Sed David Gilmour kaj Nick Mason decidis daŭrigi por fari kune novan albumon, kaj Waters juĝaferis ilin por malpermesi al ili uzi la nomon "Pink Floyd". Gilmour kaj Mason fine ekhavis la rajton uzi tiun nomon, kaj kompromiso estis trovata kun Waters, interalie lasante al li la kopirajtoj de la albumo The wall kaj de la porkaj balonoj uzataj dum koncertoj[23].
Waters poste bedaŭris tiun tempon. Li deklaris en 2005: "Mi ne opinias, ke iu el ni ekde 1985 eliris kun iu ajn kredito ... Estis malbona, negativa, kaj mi bedaŭras mian parton en tiu negativeco"[24] kaj en 2013: "Mi malpravis. Kompreneble mi malpravis ... Tio estas unu el la malmultaj fojoj, kiujn la jura profesio instruis al mi ion. Ĉar kiam mi iris al ĉi tiuj uloj kaj diris: "Aŭskultu, ni rompiĝis, ĉi tio ne plu estas Pink Floyd," ili respondis: "Kion vi signifas? Tio estas ekstertema, ĝi estas etikedo kaj ĝi havas komercan valoron. Ne eblas diri, ke ĝi ĉesos ekzisti ... vi evidente ne komprenas la anglan leĝosciencon."[25]

Soloa karieroRedakti

En 1970, Waters verkis kaj muzikis kun Ron Geesin, renkontinta dank'al Robert Wyatt[26], la muzikon de documentfilmo pri la homa korpo, titolata "The Body". Enhavanta miksaĵo da elektronikaj kaj korpaj sonoj, tiu muziko estis eldonata sub la titolo Music for the body. La aliaj anoj de Pink Floyd muzikis en la lasta kanto, kvankam ili ne estis akreditataj sur la jaketo[27].
En 1984, Waters publikigis sian unuan veran soloan albumon: The Pros and Cons of Hitch Hiking, kies maketo estis proponinta al la aliaj anoj de Pink Floyd kiel alternativo al The wall. Oni povas aŭdi famajn gastiĝantajn muzikistojn, kiel Eric Clapton gitaranta kaj David Sanborn saksofonanta. Komerce, la albumo estis duon-malsukceso, kiel la sekvanta turneo, pro kiu Waters malgajnis 400 000£[28].
Post partopreno al la filmomuzoko When the wind blows, Waters publikigis en 1987 duan albumon: Radio K.A.O.S..
En 1990, li organizis grandegan koncerton en Berlino, muzikante la albumon The Wall en la loko de la jus detruita berlina muro. Multaj rokfamuloj estis gastigantaj: Scorpions, Sinéad O'Connor, Van Morrison, Bryan Adams, Joni Mitchell kaj Cyndi Lauper. Proksimume 400 000 homoj ĉeestis, kaj unu miliono televidis ĝin[29].
En 1992, Waters publikigis sian plej kritikare aplaŭdatan albumon: Amused to death, inspiratan de la Protestoj sur placo Tian An Men kaj de la Golfa Milito.Ĝi estas kritiko de la fako de la milito iĝanta televida amuzaĵo. La albumo estis kunfaradata de Patrick Leonard, kiu antaŭe laboris pri la unua albumo de Pink Floyd sen Roger Waters, A momentary lapse of reason, kaj Jeff Beck gitaris en multaj kantoj. Neniu turneo estis organizata ĝis 1999 kaj la turneo "In the Flesh", kiu daŭris 3 jarojn kaj estis sukcesa[30].

 
Roger Waters koncertanta en la Halle Tony Garnier en Liono, la 9an de majo 2018

La 2-an de julio 2005, Roger Waters kuniĝis kun David Gilmour, Richard Wright kaj Nick Mason por revivigi unuverspere la klasikan formacion de Pink Floyd, okaze de la karitata koncerto Live 8.
Samjare, li publikigis operon pri la Franca revolucio de 1789: Ça ira (franclingve: "Okazos bone"), de libreto de Étienne Roda-Gil.
En 2006, Rogers Waters komencis turneon remuzikantan la tutan albumon The dark side of the moon, kiu estis grandega suksecon. Nick Mason kuniĝis lin okaze de kelkaj koncertoj[31].
En 2010, Rogers Waters komencis turneon remuzikantan la tutan albumon The wall, kiu estis unuafoje de 1990 plene muzikata. Dum koncerto en Londono, li estis kunigata de Mason kaj Gilmour (Gilmour gitaranta en "Comfortably numb" kaj "Outside the wall", Mason tamburanta en tiulasta kanto)[32]. Tiu turneo iĝis unu el la plej sukcesaj tuttempaj turneoj, kun kutara gajno taksata je 459 milionoj da dolaroj[33].
Roger Waters publikigis sian lastan albumon Is this the life we really want? la 2-an de junio 2017. Ĝi temas pri la demandoj "Kial oni mortigas infanojn?"[34] kaj "Kiel disigi amon?"[35]. La albumo estis produktata de la muzikproduktisto Nigel Godrich, kiu antaŭe laboris kun Radiohead. Roger Waters organizis postan mondan turneon tiltolatan "Us + Them".

Familia vivoRedakti

En 1969, Roger Waters edzinigis sian infanaĝan koramikon Judy Trim, sukcesa ceramikistino mortinta en 2001[36]. La paro disiĝis en 1975[37].
En 1976, Roger Waters edzinigis Caroline Christie, angla nobelino[38]. La paro havas du infanojn: Harry Waters, naskiĝinta en 1976, kiu iĝis muzikisto[39], kaj India Waters, naskiĝinta en 1978, kiu iĝis modelulino[40]. La paro disiĝis en 1992[41].
En 1993, Roger Waters edzinigis Priscilla Phillips. La paro havas unu infanon, Jack Flechter Waters[42], kaj disiĝis en 2001[43].
En 2004, Roger Waters fianĉinigis Laurie Durning, aktorino kaj filmofaradistino. La paro edziĝis en 2012[44] kaj disiĝis en 2015[45].

Politikaj engaĝiĝojRedakti

Roger Waters forte engaĝiĝis, en siaj komponaĵoj, koncertoj kaj amaskomonikiloj, de la tempo de The wall pri kontraŭmilitismo, pri homaj rajtoj, kaj pri la motivo de la popolo de Palestino.
Dum sia lasta turneo, politikaj mesaĝoj estis aperigataj sur grandega skrajno malantaŭ la scenejo, kiel: "Vi restu homaj", "Trump estas porko", "Vi malcedu al novfaŝismo" (sekvata de listo da nomoj: Donald Trump, Vladimir Putin, Marine Le Pen, Viktor Orbán, Jarosław Kaczyński, Nigel Farage, Jair Bolsonaro, Recep Tayyip Erdoğan...)[46][47]
Li ankaŭ vortatakis Mark Zuckerberg, legigante sur la skrajno: "Tiu ulo komencis per fia mizogina studanta aplikaĵo por taksi inojn laŭ ilia beleco. Nun, post dek jaroj, li estas mult-miliardulo kiu provas cenzuri la reton. Flanke de la du kacaĉoj kiuj regas je Google, li malrapide estas provanta nuligi ĉiujn retejojn kiuj ne konformiĝas al sia konsumisma monda vidpunkto"[48] Dum la liona koncerto, li deklaris: "Mi eble estos arestata ĉar mi aktivas por la palestina motivo. La palestinanoj estas mortigataj kiel hundoj. Vi diru al Macron ŝtopigi tion. Ĉu oni forgesis 1789 en Francio? Mi ne forgesis! Ĉiuj homoj havas la samajn rajtojn... eĉ la palestinanoj!"[49]

DiskografioRedakti

ReferencojRedakti

  1. Thompson, Dave (2013). Roger Waters: The Man Behind The Wall. Backbeat Books. ISBN 978-1-61713-564-4, p.7
  2. Blake, Mark (2008). Comfortably Numb: The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.). Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81752-6, p.13
  3. Blake, Mark (2008). Comfortably Numb: The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.). Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81752-6, p.13
  4. "No. 36253". The London Gazette (Supplement). 16 November 1943. p. 5071
  5. Blake, Mark (2008). Comfortably Numb: The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.). Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81752-6, p.13-14
  6. Watkinson, Mike; Anderson, Pete (1991). Crazy Diamond: Syd Barrett & the Dawn of Pink Floyd (1st UK paperback ed.). Omnibus Press. ISBN 978-1-84609-739-3, p.23
  7. Mason, Nick (2005). Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (1st US paperback ed.). Chronicle Books. ISBN 978-0-8118-4824-4., p.12-13
  8. Blake, Mark (2008). Comfortably Numb: The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.). Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81752-6, pp.14-19
  9. Mason, Nick (2005). Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (1st US paperback ed.). Chronicle Books. ISBN 978-0-8118-4824-4., p.20
  10. Mason, Nick (2005). Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (1st US paperback ed.). Chronicle Books. ISBN 978-0-8118-4824-4., p.17
  11. Mason, Nick (2005). Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (1st US paperback ed.). Chronicle Books. ISBN 978-0-8118-4824-4., p.13-18
  12. Mason, Nick (2005). Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (1st US paperback ed.). Chronicle Books. ISBN 978-0-8118-4824-4., p.18
  13. Povey, Glen (2008). Echoes: The Complete History of Pink Floyd (2nd UK paperback ed.). 3C Publishing Ltd. ISBN 978-0-9554624-1-2., p.14
  14. Povey, Glen (2008). Echoes: The Complete History of Pink Floyd (2nd UK paperback ed.). 3C Publishing Ltd. ISBN 978-0-9554624-1-2., p.18, 28
  15. Mason, Nick (2005). Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (1st US paperback ed.). Chronicle Books. ISBN 978-0-8118-4824-4., p.30-37
  16. Mason, Nick (2005). Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (1st US paperback ed.). Chronicle Books. ISBN 978-0-8118-4824-4., p.87
  17. Blake, Mark (2008). Comfortably Numb: The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.). Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81752-6. p.91
  18. Mason, Nick (2005). Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (1st US paperback ed.). Chronicle Books. ISBN 978-0-8118-4824-4., p.87-107
  19. Nick Mason, Pink Floyd : l'histoire selon Nick Mason, eldono EPA, 2005 (ISBN 2851206214), p.65
  20. François Ducray, Pink Floyd, Librio Musique, 2000, p.40
  21. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6 p267-268
  22. Magazine Guitarist and Bass, retrieved August 12, 2009
  23. Manning, Toby (2006). The Rough Guide to Pink Floyd (1st US paperback ed.). Rough Guides Ltd. ISBN 978-1-84353-575-1, p.139
  24. Blake, Mark (2008). Comfortably Numb: The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.). Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81752-6, p.395
  25. "Pink Floyd star Roger Waters regrets suing band". BBC News. 19 September 2013. Retrieved 10 March 2016.
  26. Laŭ Mason, en artikolo sur Mojo Magazine [archive]
  27. Mabbett, Andy (1995). The Complete Guide to the Music of Pink Floyd. London: Omnibus,. ISBN 0-7119-4301-X.
  28. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6 p.309
  29. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6 p.346
  30. Povey, Glen (2008). Echoes: The Complete History of Pink Floyd (2nd UK paperback ed.). 3C Publishing Ltd. ISBN 978-0-9554624-1-2, p.329-334
  31. Povey, Glen (2008). Echoes: The Complete History of Pink Floyd (2nd UK paperback ed.). 3C Publishing Ltd. ISBN 978-0-9554624-1-2, p.334-338
  32. "Pink Floyd bandmates reunite at Roger Waters concert". viagogo. 16 May 2011. Archived from the original on 20 October 2013. Retrieved 16 May 2011.
  33. http://www.billboard.com/biz/articles/news/5748070/roger-waters-passes-madonna-for-solo-boxscore-record-with-459m-wall-live arkivo
  34. "How Roger Waters Will Fight Trump With Upcoming Tour, Concept Album". Rolling Stone. Retrieved 2018-04-26.
  35. "Roger Waters Talks New Album, Moving Past 'Spectacle' for Tour". Rolling Stone. Retrieved 2018-04-25.
  36. Blake, Mark (2008). Comfortably Numb: The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.). Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81752-6, p.376
  37. Fitch, Vernon (2005). The Pink Floyd Encyclopedia (Third ed.). Collector's Guide Publishing, Inc. ISBN 978-1-894959-24-7, p.335
  38. Fitch, Vernon (2005). The Pink Floyd Encyclopedia (Third ed.). Collector's Guide Publishing, Inc. ISBN 978-1-894959-24-7, p.335
  39. Povey, Glen (2008). Echoes: The Complete History of Pink Floyd (2nd UK paperback ed.). 3C Publishing Ltd. ISBN 978-0-9554624-1-2, p.335-339
  40. Blake, Mark (2008). Comfortably Numb: The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.). Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81752-6, p.258
  41. Fitch, Vernon (2005). The Pink Floyd Encyclopedia (Third ed.). Collector's Guide Publishing, Inc. ISBN 978-1-894959-24-7, p.335
  42. Thompson, Dave (2013). Roger Waters: The Man Behind The Wall. Backbeat Books. ISBN 978-1-61713-564-4, p.109
  43. Blake, Mark (2008). Comfortably Numb: The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.). Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81752-6, p.348
  44. "Pink Floyd's Roger Waters marries for a fourth time". NME. 21 January 2013. Retrieved 6 September 2013
  45. "Pink Floyd's Roger Waters Files for Divorce from Wife Laurie Durning". Closer Weekly. 28 September 2015. Retrieved 8 October 2015
  46. http://www.delyonenlarge.com/2018/05/10/roger-waters-pink-floyd-concert-lyon-tony-garnier/
  47. http://www.revolutionpermanente.fr/Roger-Waters-ex-chanteur-des-Pink-Floyd-denonce-la-politique-ultra-reactionnaire-de-Bolsorano
  48. http://www.delyonenlarge.com/2018/05/10/roger-waters-pink-floyd-concert-lyon-tony-garnier/
  49. http://www.delyonenlarge.com/2018/05/10/roger-waters-pink-floyd-concert-lyon-tony-garnier/