Meddle

albumo de Pink Floyd


Meddle estas la sesa albumo de la angla rokgrupo Pink Floyd, surbendigita en diversaj studioj en Londono inter januaro kaj aǔgusto 1971 kaj publikita la 31-an de oktobro 1971.

Meddle
Artisto Pink Floyd
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 31-an de oktobro 1971
Daŭro 46'45
Ĝenro Progresiva roko
Firmao Harvest-Capitol
Pink Floyd - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
Atom Heart Mother
(1970)
Sekva muzikalbumo
Obscured by Clouds
(1972)
vdr

Artaj karakteroj redakti

Tiu albumo estas pasaĵo en kariero de la grupo. Ĝi forlasas la psikedelajn pecojn de la antaǔa albumo Atom Heart Mother kaj komencigas la muzikajn bazojn de la venonta albumo The Dark Side of the Moon. Kvankam la albumo trairas malsamajn etosojn, ĝi estas konsiderata pli kohera ol la antaŭa[1].

Komponaĵoj redakti

La albumo malfermiĝas per sono de vento, sekvata de du basgitaroj muzikataj de Roger Waters kaj David Gilmour kune, por komencigi la unuan komponaĵon One of these days, tre roka kaj instrumenta, en kiu oni povas aŭdi la voĉon de Nick Mason dirante "One of these days, I'm going to cut you into little pieces" ("Iutage, mi tranĉos vin al etaj pecoj"), eta parolado adresata al Jimmy Young, tiama diskĵokeo de la BBC. La dua kanto estas A Pillow of Winds,unu el la malmultaj trankvilaj, akustikaj amaj kantoj de Pink Floyd[2]. Fearless enhavas la kanton You'll never walk alone de Rodgers kaj Hammerstein, kantata de ŝantantoj de la piedpilkada klubo de Liverpool FC en stadiono. San Tropez estas ĵaza kanto kaj Seamus montras la humuron de la grupo kiu aŭdacis kantigi hundon en pseŭdobluza kanto.

Finfine, Echoes estas la grava komponaĵo de tiu albumo. Plenigante la tutan duan flankon de la disko, malfermiĝanta per la fama "Ping" (piana noto sonanta kiel sonaro), ĝi estis multfoje koncerte prilaborita antaŭ trovi sian finan formon. La aŭskultanto trairas multajn etosojn, iam glitantajn, iam maltrankviligantajn, iam kun sonoj pensigantaj pri oceano.

Kovrilo redakti

Storm Thorgerson estis unue proponinta al la grupo foton de anuso de paviano sed finfine la grupo elektis foton de homa orelo ŝajnanta bani en sonaj ondoj.

Surbendigo redakti

"Ni estis farinta grandegan nombron da demoj kiujn ni poste kunigis, kaj tio unuafoje funkciis. Tiu albumo estis komprenebla anonco de The Dark Side of the Moon, tiu kiu unuafoje donis al ni la sekvindan direkton."[3]

David Gilmour, Majo de 1994


"Mi estis piane muzikanta en la studio, sed fakte estas Roger kiu diris: "Ĉu eblas surbendigi tiun noton kaj pasigi ĝin tra Leslie-a laŭtilo?" Estas tio, kio ĉiun kaŭzis. Tiel naskiĝas ĉiuj bonaj kantoj de Floyd, mi opinias."''[4]

Richard Wright, Majo de 1994

Akcepto kaj posteco redakti

Kritikistara akcepto redakti

La kritikoj estis plejparte bonaj. Jean-Charles Costa skribis en Rolling Stone: "Meddle ne nur konfirmas la emerĝon de la gvida gitaristo David Gilmour kiel vera formanta forto en la grupo, ĝi forte kaj fidele statas ke la grupo estas denove kreskiĝanta"[5], kaj la NME kvalifikis ĝin "escepte bona albumo"[6]. Ed Kelleher de Circus kvalifikis ĝin "alia majstroverko de majstra grupo", notanta la kanton Fearless kiel "fascina" kaj laŭdanta Echoes kiel "muzika poemo kiu donas al ĉiuj anoj de la grupo la tempon por montri iliajn muskolojn" [7]. Tamen, Melody Maker estis pli sindetenema, priskribanta "filmomuzikon por neekzistanta filmo"[8].

Muzikaĵrangolistoj redakti

La vendoj de la albumo estis sukcesaj en Anglio, kie ili atingis la N°3, kaj en Eŭropo sed ne en Usono, kie ili atingis nur la N°70[9].

Kantaro redakti

Flanko A redakti

Titolo Verkisto(j) Ĉefkantisto(j) Daŭro
1 One of these Days Gilmour, Mason, Waters, Wright Mason 5'57
2 A Pillow of Winds Gilmour, Waters Gilmour 5'10
3 Fearless Gilmour, Waters, Rodgers, Hammerstein Gilmour 6'08
4 San Tropez Waters Waters 3'43
5 Seamus Gilmour, Mason, Waters, Wright Gilmour 2'16

Flanko B redakti

Titolo Verkisto(j) Ĉefakantisto(j) Daŭro
1 Echoes Gilmour, Mason, Waters, Wright Gilmour, Wright 23'32

Muzikistoj redakti

Aldonaj Muzikistoj:

  • Seamus la hundo: bojado en Seamus

Referencoj redakti

  1. Schaffner, Nicholas (1991), Saucerful of Secrets (1a eldono), Londono: Sidgwick & Jackson, ISBN 0-283-06127-8, p. 160
  2. Manning, Toby (2006). "The Albums". The Rough Guide to Pink Floyd (1st ed.). London: Rough Guides. p. 163. ISBN 1-84353-575-0.
  3. Intervjuo por Mojo Magazine, http://archive.wikiwix.com/cache/?url=http%3A%2F%2Fthinkfloyd.free.fr%2Finterv_presse%2Fpinkmojo.htm, majo 1994
  4. Intervjuo por Mojo Magazine, http://archive.wikiwix.com/cache/?url=http%3A%2F%2Fthinkfloyd.free.fr%2Finterv_presse%2Fpinkmojo.htm, majo 1994
  5. Costa, Jean-Charles (6-an de januaro 1972), Pink Floyd: Meddle, rollingstone.com, retrieved 19 August 2009
  6. Schaffner, Nicholas (1991), Saucerful of Secrets (1st ed.), London: Sidgwick & Jackson, ISBN 0-283-06127-8, pp 155-156
  7. "Pink Floyd – Meddle", Billboard, 1972, retrieved 6 September 2009
  8. Schaffner, Nicholas (1991), Saucerful of Secrets (1st ed.), London: Sidgwick & Jackson, ISBN 0-283-06127-8, pp155.156
  9. Mabbett, Andy (1995), The Complete Guide to the Music of Pink Floyd (illustrated ed.), Omnibus Press, ISBN 0-7119-4301-X, p.39