Atom Heart Mother

albumo de Pink Floyd

Atom Heart Mother estas la kvina albumo de la angla rokgrupo Pink Floyd, surbendigita en la Studioj Abbey Road inter marto kaj aǔgusto 1970 kaj publikigata la 2-an oktobro 1970.

Atom Heart Mother
Artisto Pink Floyd
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 2-an de oktobro 1970
Daŭro 52'06
Ĝenro Psikedela rokmuziko
Progresiva roko
Firmao Harvest
Pink Floyd - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
Ummagumma
(1969)
Sekva muzikalbumo
Meddle
(1971)
vdr

Artaj ecoj redakti

Komponaĵoj redakti

Tiu albumo markas la evoluon de la grupo al progresiva roko kvankam ĝi enhavas multajn pecojn de psikedela rokmuziko.

La albumo malfermiĝas per longa instrumenta komponaĵo, pleniganta la unuan flankon de la disko, kunsubskribita de la grupo kun la avangarda muzikisto Ron Geesin, titolata "Atom Heart Mother" (la kanto donis sian nomon al la albumo). La komponaĵo dividiĝas je ses partoj:

  • Father's Shout
  • Breast Milky
  • Mother Fore
  • Funky Dung
  • Mind Your Throats Please
  • Remergence

Ĝi distingiĝas el ĉiuj aliaj kantoj de la grupo per la uzado de ĥoralo kaj de orkestro dank'al Ron Geesin, kiu enirigis la miksaĵon de klasikaj harmonioj kaj malharmonioj, kaj de kvazaǔ gregoriaj kantadoj kaj de rokmuziko, en la muzikaĵo verkata de Pink Floyd.

 
Roger Waters dum koncerto en la universitato de Leeds, la 28an februaro de 1970, kie okazis unu el la unuaj prezentadoj de la titola kanto.

La dua flanko de la disko enhavas tri kantojn subskribitajn sole: "If" de Waters, trankvila kanto kun akustika gitaro, "Summer'68" de Wright, neniam muzikata koncerte, kaj "Fat Old Sun" de Gilmour, kiun li ofte deklaris esti sia preferata persona kompaĵo. La albumo finiĝas per kolektiva instrumenta komponaĵo "Alan's Psychedelic Breakfast", kiu dividiĝas je tri partoj:

  • Rise and Shine
  • Sunny Side Up
  • Morning Glory

Ĝi enhavas sonojn surbendigitajn senpere en la kuirejo de Nick Mason. Ĝi omaĝas la koncertan intendanton de la grupo, Alan Stiles kiu estas ankaŭ videblas sur la kovrilo de Ummagumma.

Kovrilo redakti

La kovrilo, kreita de Storm Thorgerson, iĝis tre fama: ĝi bildigas bovinon fotita de Thorgerson en Essex. La grupo estis petinta al Thorgersson fari "ion simplan" kaj li decidis surprizi la admirantulojn de avangarda muziko per la malplejebla psikedela kovrilo[1]. La bovino, nomata "Lulubelle III"[2], do aperas sola sur la kovrilo, sen eĉ la nomo de la grupo aǔ la titolo de la albumo, kiuj nur skribiĝas ene.

Surbendigo redakti

 
En 1970, Wright komencis uzi tiun Hammond-orgeno M102, kiu ege aǔdeblas en la albumo.

Komence de 1970, la grupo revenis al Londono el Romo kie ili estis surbendiginta muzikon por la filmo Zabriskie Point de Michelangelo Antonioni. Ili komencis relabori kaj kompleti pecojn da muziko kiujn ne estis uzitaj por la filmo. En tiu tempo estis verkata "The violent sequence" kiu malfrue iĝis "Us and Them".

La grupo eniris en la Studioj Abbey Road kaj finis surbendigi la titolan komponaĵon en marto, sed sentis ke io mankis al la muziko. Ili decidis peti al Ron Geesin, avangarda muzikisto kiun ili estis konantaj dank'al Sam Cutler, la intendanto de la turneoj de la Rolling Stones[3]. Geesin decidis komponi orkestran muzikon dum la grupo estis foriranta turnee en Usono. En junio 1970, la surbendigo de la novaj pecoj de muziko, kun klasikaj muzikistoj malmulte helpemaj kaj malmulte ŝatantaj tiun avangardan muzikon, iĝis tre malfacila afero, sed finfine ebliĝis per la helpo de la ĥoralestro John Aldis. Geesin rakontas: "Ni trapasis sendormajn noktojn, tre angorajn (...) Mi ja ekvidis ke la grupo kaj la orkestro na estis samfazaj, sed mi ne estis orkestrestro. Tio malbone prognoziĝis, neniu sciis tion kio estis okazonta"[4].

Akcepto kaj posteco redakti

Atom Heart Mother estis komerca sukceso: ĝi iĝis N°1 en la angla muzikaĵrangolisto.

La reakcioj de la kritikistoj estis tre diversaj. Alec Barel de la ĵurnalo Rolling Stone verkis negativan kritikon: "Se Pink Floyd serĉas novajn dimensiojn, ili ne trovis ilin tie"[5].

Stanley Kubrick petis uzi la muzikon por sia filmo A Clockwork Orange, sed la grupo rifuzis, ĉar Kubrick ne certis pri tiuj pecoj da muziko kiujn li estus uzonta, kaj pri tio kion li estus faronta per ili[6].

La anoj de la grupo gardis malbonan memoron de tiu albumo. Waters pretendis ke li preferus ke la albumo estu "ĵetata en rubujon, kaj neniam ankoraŭ aŭskultata de iu."[7]. Gilmour diris en 1994 al la ĵurnalo Mojo magazine ke "Tiam, ni opiniis ke Atom Heart Mother, kiel Ummagumma, estis etapo al io alia. Nun, mi opinias ke ni estis marĉantaj blinde en mallumo"[8]

Kantaro redakti

Flanko A redakti

Titolo Verkisto(j) Ĉefkantisto(j) Daǔro
1 Atom Heart Mother Gilmour, Mason, Waters, Wright, Geesin 23'44

Flanko B redakti

Titolo Verkisto(j) Ĉefkantisto(j) Daǔro
2 If Waters Waters 4'31
3 Summer '68 Wright Wright 5'29
4 Fat Old Sun Gilmour Gilmour 5'24
5 Alan's Psychedelic Breakfast Gilmour, Mason, Waters, Wright 13'00

Muzikistoj redakti

Aldonaj muzikistoj:

Referencoj redakti

  1. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.161
  2. "The%2020%20best%20album%20covers%20ever%20–%20Pictures%20–%20Music". Pink Floyd: Atom Heart Mother – "The 20 best album covers ever – Pictures – Music". Virgin Media. Alirita la 4an de Septembro 2012
  3. Mason, Nick (2004). Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (New ed.). Widenfeld & Nicolson. [ISBN 0-297-84387-7], P 135-138
  4. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.162
  5. Dubro, Alec (10 December 1970). "Atom Heart Mother". Rolling Stone. Alirta la 22an de Julio 2017.
  6. Manning, Toby (2006). The Rough Guide to Pink Floyd (1st ed.). London: Rough Guides. ISBN 1-84353-575-0 p.64.
  7. Schaffner, Nicholas (1991). Saucerful of Secrets (Unua eld.). Sidgwick & Jackson. ISBN 978-0-283-06127-1.p.144
  8. Artikolo sur Mojo Magazine (franclingva): [1]