Zabriskie Point estas ital-usona filmo de Michelangelo Antonioni, publikigita en 1970.

Zabriskie Point
filmo
Originala titolo Zabriskie Point
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 3 sep. 1970, 1970
Ĝenro filma dramo
Kameraado Alfio Contini
Reĝisoro(j) Michelangelo Antonioni
Produktisto(j) Carlo Ponti
Scenaro Michelangelo Antonioni • Tonino Guerra • Sam Shepard • Franco Rossetti • Fred Gardner • Clare Peploe
Loko de rakonto Kalifornio
Muziko de Jerry Garcia
Rolantoj Mark Frechette • Daria Halprin • G. D. Spradlin • Rod Taylor • Paul Fix • Kathleen Neal Cleaver • Harrison Ford
Produktinta firmao Metro-Goldwyn-Mayer
IMDb
vdr

La filmo ilustras la usonan studentan protestadon dum la malfruaj 1960-aj jaroj, kaj ankaŭ la seksan liberigon propran de tiuj jaroj. Ĝi estas sekva de filmoj kiel Easy Rider de Dennis Hopper. Tre pribatalita de puritana usonanaro - tio kio okazigais multajn incidentojn kun por-Nixon-aktivuloj - la filmo ankaŭ estis kritikata de maldekstremuloj pro ĝia karikatura almovo al la kontraŭkulturo tiama. Malbone recenzita, Zabriskie Point estis komerca fiasko kiam ĝi eldoniĝis: ĝi tamen influis la estetikon de usona kinarto de la 1970-aj jaroj.

La muziko estis komponata, parte, de la rokgrupo Pink Floyd. Jen la dua kunlaboro inter Michelangelo Antonioni kaj la produktisto Carlo Ponti, post la sukceso de Blow-Up (Ora Palmo en 1967), kaj antaŭ tiu de Professione: reporter en 1975.

La filmo rakontas la renkontiĝon de idealisma studentino kaj de pli radikala aktivulo en la Valo de la Morto dum la studenta agitado de la 1960-aj jaroj en Usono.