Nick Mason
Nicholas Berkeley Mason, nomata Nick (n. 27-an de januaro 1944 en Birmingham) estas drumisto de la rokgrupo Pink Floyd.
Nick Mason | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1944 (75-jara) en Birmingham |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
Alma mater | Universitato de Westminister • Frensham Heights School |
Familio | |
Edz(in)o | Lindy Mason • Annette Mason |
Infanoj | 4 |
Profesio | |
Profesio | drumisto • komponisto • aŭtobiografo • aŭtosportisto • kantoverkisto • muzikproduktisto • gitaristo |
BiografioRedakti
Nick Mason plenkreskis en ekskluziva parto (Hampstead-distrikto) de Londono. Li lernis fortepianon kaj violonon. Pli poste li proksimiĝis al la Frapinstrumentoj. Post lia internata tempo, li enskiribiĝis al Arĥitektura Politeknikejo de Regent Street, kie li renkontis Roger Waters kaj Richard Wright, kun kiuj li fondis en 1965 la grupon The Abdabs, kiu poste iĝis Pink Floyd.
Nick Mason estas ŝatanto de malnovaj aŭtomobiloj (Oldtimer).
Li havas 3 infanojn Holly, Chloe, kaj Carey.
AlbumojRedakti
- Tank Mailing (kun Rick Fenn), 1988
- White of the Eye - Soundtrack (kun Rick Fenn), 1987
- Profiles (kun Rick Fenn), 1985
- Nick Mason's Fictitious Sports, 1981
LiteraturoRedakti
- Nick Mason - Inside Out, A Personal History Of Pink Floyd, Weidenfeld & Nicolson, 2004, ISBN 0-297-84387-7