Rick Fenn, naskiĝinta la  23-an de majo 1953(nun 1953-05-23), estas angla gitaristo, fama pro sia partopreno al la grupo 10cc kaj pro siaj kunlaboraoj kun Nick Mason, Mike Oldfield kaj Rick Wakeman.

Rick Fenn
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1953 (1953-05-23) (70-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Magdalen College School • Draka Lernejo
Okupo
Okupo gitaristo
vdr

Biografio redakti

La muzika kariero de Fenn komenciĝis en Oksfordo, kie li estis estro de la lerneja bando "Bagshot Louie". La bando faldiĝis kun la fino de la lerneja jaro en 1971 kaj Fenn transloĝiĝis al Kembriĝo, por ĉeesti en la Kembriĝa Kolegio pri Artoj kaj Teknologio.
Fininte kursaron pri komerca studo, Fenn aliĝis al grupo de Cambridge nomata "Hamilton Gray", kiu translokiĝis al Manĉestro kaj fariĝis la bando "Gentelmens. Ilia unua televida apero en spektaklo nomata "So It Goes" (kune kun la Sex Pistols) rezultigis ligon kun Paul Burgess, kiu baldaŭ poste rekomendis lin al 10cc, kiun li aliĝis al la fino de 1976 ĉe la lanĉo de la albumo Deceptive Bends kaj estis parto de la teamo de tiam.
De 1979 li ankaŭ turneis kaj surbendigis kune kun Mike Oldfield kaj kun li kunverkis la kanton "Family Man", kiu iĝis granda sukceso en 1984.
En 1985 Fenn verkis kaj surbendigis sian unuan soloan propran albumon Profiles kun la drumisto Nick Mason de Pink Floyd. La unuopaĵo de la albumo, "A lie for a lie" kantita de David Gilmour kaj Maggie Reilly estis sukceso en Usono. Ankaŭ en la 1980-aj jaroj Fenn kaj Mason fondis Bamboo Music, kompanion kiu produktis muzikajn tintojn por kompaniaj klientoj.
Tra la jaroj li travojaĝis kun artistoj kiel Rick Wakeman, Jack Bruce, Elkie Brooks kaj Wax (kun Andrew Gold kaj Graham Gouldman). Kiel gitaristo, li surbendigis kun multaj artistoj inter ili Cliff Richard, Peter Green, Agnetha Marilyn (ABBA) , Sniff 'n' the Tears, John Wetton kaj Justin Hayward.
De la fino de la 1980-aj jaroj , Fenn dediĉis plu da sia tempo al komponado kaj verkis sennombrajn muzikojn por dokumentarioj, dramoj kaj komedioj (inkluzive de serioj por "Hale and Pace" kaj "Craig Charles") kaj kelkaj filmoj. Inter tiuj estis "White of the eye", kiu estis alia kunlaboro kun Nick Mason. Tra la jaroj li gajnis plurajn premiojn por altprofilaj komercaj sonbendoj.
Fenn lastatempe travojaĝis tra Germanio kiel ano de la Nokia Night of the Proms grupo, kie plue de 10cc, li muzikis kun Tears For Fears, Robin Gibb kaj Kim Wilde.