Gong estis bando de blus-roka kaj kontraŭkultura muziko, fondita en Sevilo (Hispanio) en la jaro 1967, kaj malaperinta komence de 1971, sub la influo de soulo, bluso, Rolling Stones kaj Traffic. Ili estis de la unuaj hispanaj muzikgrupoj kiuj faris muzikon distordita laŭte.[1]

Gong
muzika grupo
vdr

Dekomence, la bando estis komponita de Mané (gitaroj), Ricki (orgeno kaj piano), José Mª Ruiz (basgitaro) kaj Pepe Saavedra (drumoj). En 1968, Silvio Fernández, anstataŭis José Mª Ruiz en basgitaro, iĝante la ĉefkantisto, sed li transiris al Smash. Poste, pro influo de la ĵaz-roko de grupoj kiel Blood, Sweat & Tears (aŭ Los Canarios, nacinivele), aligis metalmuzikon, nome de José Luis (trumpeto) kaj Pepe Sánchez (saksofono), dum Luis Cobo "El Manglis" (poste fondinto de Guadalquivir) anstataŭis Mané, kaj Manuel Marinelli (poste membro de Alameda, same faris pri Ricki. La lasta membraro, inkludis Manolo Rosa, en la basgitaro, kaj Tele Palacios (poste en Triana), en drumoj.

Diskaro redakti

  • "A Leadbelly (Keep Your Hands off Her) / There's a Man Going Round" (unuopaĵo, 1971)
  • "El botellón / That's Right" (unuopaĵo, 1971)

Referencoj redakti

  1. Carrasco, Diego: Rock sevillano, Vibraciones, nº Extra de 1977, Rock de aquí, Eld.Iniciativas Editoriales, Barcelona, p. 9

Bibliografio redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gong (banda andaluza) en la hispana Vikipedio.