Carla Bley

usona muzikisto

Carla BLEY (naskiĝinta Borg; naskiĝis la 11-an de majo 1936[1] en Oakland, Kalifornio - 17-an de oktobro 2023) estis usona ĵazmuzikistino: komponistino, aranĝistino, bandestrino, pianistino respektive orgenistino.

Carla Bley
Persona informo
Naskonomo Lovella May Borg
Naskiĝo 11-an de majo 1936 (1936-05-11)
en Oakland
Morto 17-an de oktobro 2023 (2023-10-17) (87-jaraĝa)
en Willow, New York
Mortokialo cerba kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Paul Bley • Michael Mantler • Steve Swallow
Infano Karen Mantler
Okupo
Okupo komponistodirigento • ĵazpianisto • muzikproduktisto • diskografa artisto • bandestro • ĵazmuzikisto • pianisto
TTT
Retejo http://www.wattxtrawatt.com/
vdr
Carla Bley 2007

Vivo redakti

Ambaŭ gepatroj de Carla Borg estis muzikistoj, ŝia patro pianludoinstruisto kaj orgenisto. Ŝi mem komencis jam en la aĝo de 4 jaroj kanti en la preĝejo samkiel ludi pianon kaj orgenon. Ŝi muzikis en Novjorko kun Charles Moffett la pli maljuna kaj Pharoah Sanders. Ekde 1964 ŝi direktis kun Michael Mantler la pionirĵazan ensemblon Jazz Composer's Orchestra. En 1965 ŝi tenis kvinopon kun Mantler kaj Steve Lacy. En 1966 ŝi koncertvojaĝis kun Peter Brötzmann kaj Peter Kowald. Post la projekto Escalator over the Hill ekde 1967 ĝis 1971 kaj la laboro kun Charlie Haden en la ensemblo Liberation Music Orchestra (ekde 1969) ŝi direktis ekde 1976 plejparte proprajn bandojn.

Ŝi geedziĝis unuafoje en 1957 kun ĵazpianisto Paul Bley (kun kiu si konatiĝis en Birdland), poste en 1967 kun sia kunbandano Michael Mantler; ilia filino Karen Mantler fariĝis ĵazorgenisto. Post reveno de Mantler al Eŭropo en 1991 Carla Bley kunvivas kun sia longjara kunbandano Steve Swallow. Li estas por ŝi ankaŭ muzike grava kunulo ĉe elektra baso. Krom tio por ŝia bando estas tipaj muzikistoj kiaj la klarkonture muzikanta trombonisto Gary Valente, ĵazkornisto Vincent Chancey aŭ ŝia filino Karen Mantler.

Inter 2006 kaj 2007 ŝi estis loĝstipendiata artisto de la Filharmonio Essen. En la jaro 2008 ŝi koncertis kun sia triopo el Steve Swallow kaj Andy Sheppard en la novjorka Birdland (Songs with Legs). En 2009 ŝi estis distingita per la premio German Jazz Trophy, en 2012 per honordoktorigo de la Universitato de Tuluzo 2–Le Mirail.

Verkaro redakti

 
Carla Bley kun bando Keystone Korner, SanFrancisko, CA 2/10/1979.

Carla Bley rimarkigis pri si proksimume ekde meze de la 1960-aj jaroj kiel sprita kaj noviga ĵazkomponisto; unue ŝi verkis por la triopo de Paul Bley, poste ankaŭ por George Russell, Jimmy Giuffre kaj Art Farmer. En 1964 ŝi fondis kun Mike Mantler la ensemblon Jazz Composers Orchestra (JCO). En 1967 ŝi komponis por Gary Burton la multatentata A Genuine Tong Funeral. Post sonregistradoj daŭrantaj tri jarojn ŝi publikigis en 1971 unu el la malmultaj ĵazoperoj, sian komponaĵon Escalator over the Hill (distingita en 1973 per la franca premio Grand Prix du Disque).

Ŝi publikigis kelkajn proprajn ĵazalbumojn per sia kun Michael Mantler fondita propra eldonejo WATT, kies diskojn disvendas ECM. Ŝia Carla Bley Band, aparte aktiva en la 1970/80-aj jaroj, ludas originalan koncertan bandego-jazon, nepre en la postsekvo de Duke Ellington kaj Gil Evans laŭ nuntempa stilo. Kun parto de ĉi tiu bando ŝi ankaŭ produktis la albumon Nick Mason's Fictitious Sports.

Kiel muzikaranĝisto ŝi decide kunlaboris ekde 1969 kun la bando Liberation Music Orchestra de Charlie Haden, kiu en 2005 per Not In Our Name denove eldonis albumon koncipitan kiel protesto kontraŭ la usona politiko. En ĉi tiu politika kunteksto klariĝas parte ankaŭ la senfortaĵoj de ŝia tro rekte antaŭen direktita koncepto, kiu aparte sur la du unuaj diskoj de la orkestro aperigis nur malmultan dubon pri la revolucia patoso.

Interesa karakterizo de ŝia muziko aperis okaze de ŝia 70-a datreveno en la germana gazeto FAZ:

Carla Bley estas la plej monstra ĥameleono, kiun la ĵazo konas. Kaj giganta ekscito. Kiel valida mono oni povas akcepti nenion de kion ŝi diras, ludas aŭ kompozicie kunmetas. […] Oni ja devas kunpensi kun la malortodoksa filino de eklezia muzikisto el Oakland, devas rezisti al ŝia ironio kaj al kiel ŝi vundas konvenciojn, ŝajne adaptante, oni finfine ne rajtas kompreni la muzikon kiel nura „Glasperlenspiel“ [vitroperla ludo] [2], por servi ŝin per akvo kaj esti inspirata de ŝi. - Wolfgang Sandner: Die Muse mit dem Hexengebräu.[3]

Selekta diskaro redakti

 
Carla Bley je Treibhaus Innsbruck en 2009
  • 1971 Escalator over the Hill (Carla Bley kaj Paul Haines)
  • 1974 Tropic Appetites (Carla Bley)
  • 1977 Dinner Music (Carla Bley)
  • 1978 European Tour 1977 (Carla Bley Band)
  • 1979 Musique Mecanique (Carla Bley Band)
  • 1981 Fictitious Sports (Nick Mason, registrita en 1979)
  • 1981 Social Studies (Carla Bley Band)
  • 1982 Live! (Carla Bley Band)
  • 1983 Mortelle Randonnee (filmmuziko por Mortelle randonnée de Claude Miller)
  • 1984 I Hate To Sing (Carla Bley Band)
  • 1984 Heavy Heart (Carla Bley)
  • 1985 Night-Glo (Carla Bley)
  • 1987 Sextet (Carla Bley)
  • 1988 Duets (Carla Bley kaj Steve Swallow)
  • 1989 Fleur Carnivore (Carla Bley)
  • 1990 Orchestra Jazz Siciliana Plays the Music Of Carla Bley (registrita en 1989, akompanata de Carla Bley)
  • 1991 The Very Big Carla Bley Band (Carla Bley Band)
  • 1992 Go Together (Carla Bley kaj Steve Swallow)
  • 1993 Big Band Theory (Carla Bley)
  • 1994 Songs With Legs (Carla Bley)
  • 1996 …Goes To Church (Carla Bley Big Band)
  • 1998 Fancy Chamber Music (Carla Bley)
  • 1999 Are We There Yet? (Carla Bley kaj Steve Swallow)
  • 2000 4x4 (Carla Bley)
  • 2003 Looking For America (Carla Bley Big Band), distingita per la premio Preis der deutschen Schallplattenkritik 2003\3
  • 2004 The Lost Chords (Carla Bley), distingita per la premio Preis der deutschen Schallplattenkritik 2004\3
  • 2007 The Lost Chords Find Paolo Fresu (kun Paolo Fresu, Andy Sheppard, Steve Swallow, Billy Drummond)
  • 2008 Appearing Nightly (Carla Bley & her Remarkable Big Band)
  • 2009 Carla's Christmas Carols (Carla Bley, Steve Swallow, The Partyka Brass Quintett)

Filmmuzikoj redakti

  • 1983 Mortelle randonnée (reĝisoro: Claude Miller, aktorino: Isabelle Adjani)

Lumdiskego / vidbendo redakti

  • 1983/2003 Live in Montreal
  • 1988/2001 Famous Jazz Duets: Chick Corea & Gary Burton, Carla Bley & Steve Swallow - Live in Concert

Literaturo redakti

  • Konrad Heidkamp; Sophisticated Ladies, Rowohlt 2003 (kun ĉapitro Carla Bley - Femme musicale)

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj kaj rimarkoj redakti

  1. Laŭ Reclams Jazzführer 1989 kaj Kunzlers Jazzlexikon 2002. Im JazzThing-Podcast http://www.jazzthing.de/new-media/podcast/podcast-folge-51/ Carla Bley mem indikas – alie ol la jazaj konsultlibroj - 1936 kiel naskiĝjaro kaj kialigas la konfuzaĵon (1936 aŭ 1938)
  2. Aludo al la romano „Das Glasperlenspiel“ de Hermann Hesse
  3. En Frankfurter Allgemeine Zeitung n-ro 109 de la 10-a de majo 2008, p. 40