Obscured by Clouds

albumo de Pink Floyd

Obscured by Clouds estas la sepa albumo de la rokgrupo Pink Floyd. Ĝi estas la filmomuziko de la filmo La Vallée de Barbet Schroeder, surbendigita en februaro kaj marto de 1972 en Francio kaj publikigita je la 2-a de junio 1972.

Obscured by clouds
Artisto Pink Floyd
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 2-an de junio 1972
Daŭro 40'08
Ĝenro Progresiva roko
Firmao Harvest-Capitol
Pink Floyd - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
Meddle
(1971)
Sekva muzikalbumo
The Dark Side of the Moon
(1973)
vdr

Artaj karakteroj redakti

Titolo redakti

La grupo elektis la titolon Obscured by clouds (Malheligata de nuboj) post malakordo kun la produktistaro de la filmo, reference al la mistera valo "malheligata de nuboj" de la filmo.

Kovrilo redakti

La kovrilo estis kreita de Storm Thorgerson kaj Aubrey Powell de Hipgnosis. Ĝi estas foto de homo en arbo, sed fotita ekster fokuso, ĝis plena distordo. Ĝi havas apartaĵon: la anguloj ne estas ortaj sed rondigitaj.

Komponaĵoj redakti

La kantoj de ĉi-tiu albumo estas mallongaj kaj influencata de Kontreo, privilegianta akustikan gitaron[1].Preskaŭ ĉiuj kantoj finiĝas per eksterfado.
La unua kaj titola kanto enhavas la unua uzado de la grupo de Sintezilo EMS VCS3, kiu estos tre uzata sur la venontaj albumoj.
Free four enhavas la dua homaĝo de Roger Waters (post Corporal Clegg de la albumo A Saucerful of Secrets) al sia patro, mortinta dum la batalo de Anzio.
Absolutely curtains, lasta kanto de la albumo, finiĝas per kantado de Mapuga tribo, kiel en la filmo.

Surbendigo redakti

La albumo estis surbendigata en la Château d'Hérouville (Francio) dum paŭzo dum la verko de la venonta albumo The Dark Side of the Moon, en februaro kaj marto 1972.

Akcepto kaj posteco redakti

Muzikaĵrangolistoj redakti

La albumo estis sukceso en Eŭropo, atinganta en muzikajrangolistoj la N°1 en Francio[2] kaj la N°6 en Anglio,[3] sed nur la N°46 en Usono[4].

Kritikistara akcepto redakti

La reago de kritikistoj estis diversaj: The Daily Telegraph retrospektive diris ke "Ĝiaj elegantaj instrumentaĵoj pintas al The dark side of the moon"[5] sed Rolling Stone priskribis "malspritan filmomuzikon"[6].

Posteco redakti

La albumo estis preteratentata de la eldono de The Dark Side of the Moon, majstroverko de Pink Floyd, malpli ol unu jaro poste, sed Nick Mason deklaris ke tiu albumo estis unu el sia preferataj de Pink Floyd[7].
Obscured by clouds, When you're in kaj Childhood'send estis muzikataj koncerte en 1972 kaj 1973. Wot's... Uh the Deal? neniam estis muzikata koncerte de Pink Floyd, sed David Gilmour denove relevis ĝin dum turneo en 2006[8].

Kantaro redakti

Flanko A redakti

Titolo Verkisto(j) Ĉefakantisto(j) Daŭro
1 Obscured by clouds Gilmour, Waters Instrumenta 3'03
2 When you're in Gilmour, mason, Waters, Wright Instrumenta 2'18
3 Burning bridges Wright, Waters Gilmour, Wright 3'29
4 The gold it's in the... Gilmour, Waters Gilmour 3'07
5 Wot's... Uh the Deal? Gilmour, Waters Gilmour 5'08
6 Mudmen Gilmour, Wright Instrumenta 4'20

Flanko B redakti

Titolo Verkisto(j) Ĉefakantisto(j) Daŭro
1 Childhood's end Gilmour Gilmour 4'31
2 Free four Waters Waters 4'15
3 Stay Waters, Wright Wright 4'05
4 Absolutly curtains Gilmour, Mason, Waters, Wright Instrumenta 5'52

Muzikistoj redakti

Referencoj redakti

  1. Blake, Mark (2011). Pigs Might Fly: The Inside Story of Pink Floyd. Arum Press. ISBN 978-1-845-13748-9, p.183
  2. "Infodisc – Pink Floyd – Obscured By Clouds Arkivigite je 2013-05-07 per la retarkivo Wayback Machine". www.infodisc.fr. Retrieved 2 March 2011.
  3. "Pink Floyd | Artist | Official Charts". UK Albums Chart. Retrieved 9 June 2016.
  4. "Pink Floyd Chart History (Billboard 200)". Billboard. Retrieved 9 June 2016.
  5. McCormick, Neil (20 May 2014). "Pink Floyd's 14 studio albums rated". The Daily Telegraph. London. Retrieved 27 December 2014.
  6. Sheffield, Rob (2 November 2004). "Pink Floyd: Album Guide". Rolling Stone. Wenner Media, Fireside Books. Archived from the original on 17 February 2011. Retrieved 27 December 2014.
  7. Mabbett, Andy (2010). Pink Floyd- The music and the mystery: The Music and the Mystery. Omnibus Press. ISBN 978-0-857-12418-0, p.114
  8. Mabbett, Andy (2010). Pink Floyd- The music and the mystery: The Music and the Mystery. Omnibus Press. ISBN 978-0-857-12418-0, p.115