Barbet Schroeder
Barbet SCHROEDER, naskiĝinta la 26-an de aŭgusto 1941 en Teherano, Irano estas svislanda reĝisoro, produktoro kaj aktoro. Li startigis sian karieron en la franca kinarto en la 1960-aj jaroj, laborante kun reĝisoroj kiel Jean-Luc Godard kaj Jacques Rivette. Ekde la fino de la 1980-aj jaroj, li reĝisoris multajn grandbuĝetajn filmojn de Holivudo, ofte miksante melodramojn kun la trilera ĝenro en filmoj kiel Single White Female, Kiss of Death, kaj Murder by Numbers. Li estis nomumita por Oskar-premio por Plej Bonkvalita Reĝisoro, kaj por Palme d'Or pro sia filmo Barfly (1987).
Barbet Schroeder | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gian-Reto Barbet Schroeder |
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1941 (83-jaraĝa) en Teherano |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio Svislando |
Alma mater | Liceo Henri-IV Lycée Condorcet |
Familio | |
Edz(in)o | Bulle Ogier (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro produktoro filmproduktoro filmreĝisoro scenaristo reĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://www.barbetschroeder.com/ |