Jeff Beck

angla gitaristo (1944–2023)

Geoffrey Arnold BECK (24a de Junio 1944 – 10a de Januaro 2023) estis angla gitaristo. Li elstariĝis kiel membro de la rok-bando the Yardbirds, kaj poste fondis kaj ĉefis the Jeff Beck Group kaj Beck, Bogert & Appice. En 1975, li ŝanĝiĝis al instrumenta stilo fokuse al plinoviga sono, kaj liaj publikaĵoj enhavis ĝenrojn kaj stilojn game inter blusroko, ŝtonroko, rokĵazo kaj mikso de gitar-roko kaj elektroniko.

Jeff Beck
Persona informo
Naskonomo Geoffrey Arnold Beck
Naskiĝo 24-an de junio 1944 (1944-06-24)
en Wallington
Morto 10-an de januaro 2023 (2023-01-10) (78-jaraĝa)
en Wadhurst
Mortokialo bakteria meningito
Tombo St Mary the Virgin Churchyard
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Artlernejo Wimbledon
Okupo
Okupo gitaristokomponisto • ĵaz-gitaristo • kantoverkistomuzikproduktisto • diskografa artisto • rokmuzikisto • rock singer
TTT
Retejo http://www.jeffbeck.com
vdr

Beck estis rangigita en la kvin pintoj fare de la gazeto Rolling Stone kaj ĉe la listoj de aliaj gazetoj inter la plej grandaj gitaristoj.[1][2][3] Li estis ofte nomita "gitaristo de gitaristo".[4] Rolling Stone priskribis lin kiel "unu el la plej influa ĉefaj gitaristoj en rok-muziko".[5]

Kvankam li registris du sukcesajn albumojn (en 1975 kaj 1976) kiel soloisto, Beck nek establis nek retenis komercan sukceson similan al tiu de samtempuloj kaj bandkolegoj.[4][6] Li registris kun multaj artistoj.[7]

Beck ricevis kritikajn laŭdojn kaj premiojn Grammy Award pro Plej Bona Rok-Instrumenta Ludado sesfoje kaj pro Plej Bona Pop-Instrumenta Ludado unufoje. En 2014, li ricevis la premion Ivor Novello de la Brita Akademio pro Elstara Kontribuo al Brita Muziko.[8] Li estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo dufoje: la unua kiel membro de the Yardbirds (1992) kaj la dua kiel soloisto (2009).

Studialbumoj redakti

 
Beck en 1973.
  • Truth (1968)
  • Beck-Ola (1969) – the Jeff Beck Group
  • Rough and Ready (1971) – the Jeff Beck Group
  • Jeff Beck Group (1972) – the Jeff Beck Group
  • Blow by Blow (1975)
  • Wired (1976)
  • There & Back (1980)
  • Flash (1985)
  • Jeff Beck's Guitar Shop (1989)
  • Who Else! (1999)
  • You Had It Coming (2001)
  • Jeff (2003)
  • Emotion & Commotion (2010)
  • Loud Hailer (2016)

Referencoj redakti

  1. "100 Greatest Guitarists". Rolling Stone. 18a de Decembro 2015. Arkivita el la originalo la 27an de Oktobro 2017. Alirita la 19an de Julio 2022.
  2. "Top 100 Guitarists". Vintage Guitar. 18a de Junio 2017. Arkivita el la originalo la 9an de Julio 2021. Alirita la 1an de Julio 2021.
  3. "Guitar Heroes: Jeff Beck". Marshall Amplification. 13a de Aprilo 2021. Arkivita el la originalo la 9an de Julio 2021. Alirita la 1an de Julio 2021.
  4. 4,0 4,1 Anon.. "Top 10 rock guitarists", 26a de Oktobro 2006. Kontrolita 17a de Julio 2021.
  5. Jeff Beck Biography en gazeto Rolling Stone alirita la 26an de Aŭgusto 2011 [1] arkivita la 17an de Julio 2021
  6. . Jeff Beck. Arkivita el la originalo je 2a de Junio 2012. Alirita 28a de Aŭgusto 2011.
  7. Jeff Beck Credits. Arkivita el la originalo je 28a de Aprilo 2018. Alirita 28a de Aprilo 2018.
  8. (22a de Majo 2014) “Ivor Novello Awards 2014: All the winners”, Music Week. Alirita 24a de Junio 2014.. 


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jeff Beck en la angla Vikipedio.