Live 8 estas serio de koncertoj okazintaj en la ok landoj de grupo de la ok en julio de 2005. Ili antaŭis la kunsidon de la G8 kiu okazis en la Hotelo Gleneagles, en Perthshire, Unuiĝinta Reĝlando. La Live 8 koincidis kun la dudeka datreveno de Live Aid kaj estis kondukata paralele al la brita kampanjo Make poverty history (esperante: "Historigu malriĉecon"), kiu celis premi la plej riĉajn landojn de la mondo por ke ili malaperigu la ŝuldon de la plej malriĉaj, pliigu kaj plibonigu la financan kaj homan helpon, kaj kreu justajn komercajn regulojn.

La koncerto de Londono. (Skribata supersceneje: "Neniu devus malsati en la 21a jarcento")