Wish You Were Here

albumo de Pink Floyd
(Alidirektita el Wish you were here)

Wish You Were Here (Se nur vi estus ĉi tie) estas la naŭa albumo de la angla rokgrupo Pink Floyd, registrita dum la unua duono de 1975 kaj eldonita la 15-an de septembro samjare. Malgraŭ komence malfavoraj reagoj de la kritikistoj, ĝi tuj akiris komercan sukceson kaj estas nun ofte menciata inter la plej bonaj albumoj de la grupo. David Gilmour kaj Richard Wright poste deklaris ke ĝi estas ilia preferata albumo de la grupo. Wish You Were Here estas, kiel sia antaŭanto The Dark Side of the Moon, iamaniere konceptalbumo, en kiu troviĝas du temoj: la foresteco (interalie de Syd Barrett, la unua gvidanto de la grupo), kaj kritiko de la muzika industrio.

Wish You Were Here
Artisto Pink Floyd
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 1975 15-a de septembro de 1973
Daŭro 44'28
Ĝenro Progresiva roko
Firmao Harvest-Capitol (poste Columbia)
Pink Floyd - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
The Dark Side of the Moon
(1973)
Sekva muzikalbumo
Animals
(1977)
vdr

Artaj karakteroj redakti

Kovrilo redakti

La kovrilo de Wish You Were Here denove kreata de Storm Thorgerson, estas unu el la plej detale prilaborataj kovriloj de la grupo. Ĉiu ilustraĵo temas pri foresteco, kaj la albumo estis vendata sub nigra plasta pakuma filmo, por forestigi eĉ la kovrilon.

 
La studioj de Warner Bros, kie okazis la fotado por la kovrilo de la albumo.

Storm Thorgerson diris jene:

 
 Kiel bildigi forestecon? (...) Ni ne povis fari blankan kovrilon, ĉar The Beatles jam estis farintaj tion per sia blanka albumo. Anstataŭe, ni decidis pri kaŝita kovrilo. (...) Ni proponis ke la albumo estu kovrata de nigra kaj maldiafana filmo, por ke la publiko ne povu vidi ĝian enhavon. (...) Mi aŭdis diri ke homoj milde tranĉis la rando por eltiri la diskon eksteren. Tiel, ili havas la albumon kiel unuatage, ĉiam pakumata sub sia nigra plastaĵo, kaj neniam vidis la flaman viron sur la kovrilo. Oni ne povas fari pli forestanta... 

[1]

Por ke la publiko povu identigi la albumon, estis aldonata etikedo kreita de George Hardie, bildiganta manpremon inter du robotoj.

 
La Lago Mono.

Sub la plasta nigra filmo, troviĝas la kovrilo, kiu bildigas du komercistojn manpremante en la studioj de Warner Bros en Los-Anĝeleso (kiuj estis komparataj de la biografiisto Jean-Michel Oullion al "Domegoj por aĵoj, ne por homoj"[2]), unu el ili flamanta. Fakte temas pri du stuntistoj, Ronnie Rondell kaj Danny Rogers, tiulasta surhavanta kontraŭfajran vestaĵon sub sia vestkompleton. Lia kapo estis protektata de kapuĉo kaŝata sub peruko. Dum la fotado, la vento blovis al malbona direkto, klinigante la flamojn al Ronnie Rondell kaj fajrigante sian liphararon. La du viroj sekve interŝanĝis sian poziciojn, manpremis la maldekstrajn manojn, kaj la foto estis poste inversigata. La flamanta viro povas simboli la falon de Syd Barrett, kiu "sinbrulis" pro sukceso, kaj kies memoro trairas la tutan albumon.
La aliaj fotoj ĉiuj diversmaniere bildigas forestecon kaj/aŭ muzika industrio: senkorpa vendisto proponanta albumon en dezerto, viro naĝanta en sablo supre de duno, vualo ŝvebanta, viro juse kaj senonde plonĝinta en lago (fakte, foto farita en la Lago Mono, Kalifornio).
La grupo estis ege kontenta pri la fina maketo, ricevanta ĝin per spontaneaj aplaŭdoj[3].

En albuma formato la kvar bildoj (kovrilo, kontraŭkovrilo, kaj same interne) montras kiel po unu el la kvar esencaj elementoj de la antaŭsokrataj filozofoj de Antikva Grekio nome fajro, sablo, akvo kaj vento iel rompas la harmonion de la bildo ene de blanka papero: en unu, viro ardas kaj la fajro brulas la paperon, akvo de la lago elfluas, same sablo el la deserto kaj finfine la vento kiu movas la foliojn de la arboj movas ankaŭ la bildon de la arbaro.

Komponaĵoj redakti

La albumo artikiĝas ĉirkaŭ longan komponaĵon dividata je du partoj, malfermanta kaj fermanta la albumon: "Shine on you crazy diamond" (Brilu, freneza diamanto) kaj enkadrigantaj tri pli mallongajn kantojn: "Welcome to the machine" (Bonvenon al la maŝino), "Have a cigar" (Havu cigaron), kaj la titola kanto "Wish You Were Here" (Se nur vi estus ĉi tie).
"Shine on you crazy diamond (Part One)", kiu iĝos unu el la plej konataj kaj plej ofte koncerte muzikataj komponaĵoj de Pink Foyd, malfermiĝas per longa instrumenta glisanta enkonduko, kontinuas per kantata parto antaŭ finiĝi per saksofona soloo de Dick Parry, denove dungita de la grupo.
"Welcome to the machine" (esp. "Bonvenon en la maŝino") estas maltrankviliga kanto en kiu la sintezilo EMS VCS3 estis multe uzata. "Have a cigar" (esp. "Prenu cigaron") estas roka komponaĵo kantata de Roy Harper, longtempa amiko de la grupo kiu estis registrita en najbara studioj. "Wish You Were Here" (esp. "Dezirante ke vi ĉeestu") estas akustika kanto.
"Shine on you crazy diamond (Part Two)", samtipa ol la unua, fermas la albumon.

Muziko redakti

La muziko de Wish You Were Here estas pli malsimpla, pli glisanta, kaj pli intima ol tiu de la antaŭa albumo The Dark Side of the Moon, kies kelkaj novigantaj elementoj estis denove uzataj, kiel la ĥoro, la sinteziloj kaj la saksofono. La etosoj kreas sentojn de enmemiĝo ("Shine on you crazy diamond"), maltrankvilo ("Welcome to the machine") aŭ de pacigata aflikto ("Wish You Were Here").

Tekstoj redakti

Ĉiuj tekstoj estis denove verkataj de Roger Waters, kaj ĉefe esploras la temon de foresteco, inspiritan de la memoro de la eksano Syd Barrett, kiu estis ekskludita pro sia psikologia nestabileco pro sia grava LSD-konsumado. La tekstoj ankaŭ prezentas koleran kritikon pri la muzika industrio, Waters portretas ĝin kiel senhomareca, pli interesita pri mono kiun muziko alportas, ol pri la muziko mem.
Roger Waters pri "Welcome to the machine": "La ideo estas ke la maŝino estas subtera. Ia poveco subtera, sekve malbona, kiu gvidas nin al niaj diversaj maldolĉaj fataloj. La heroo estis eksponata al tiu poveco. Ajnamaniere, li subiris al maŝinaĵo kaj li vidis, kaj la maŝino (la poveco) agnoskis tiun fakton kaj ĝi diras al li ke ĝi superrigardas lin, profakte li scias. Kaj ŝi lernigas al li ke ĉiuj liaj agoj estas pavlovaj respondoj, ke ĉio nur estas kondiĉataj refleksoj, ke liaj respondoj ne devenas el li. Fakte, li ne plu ekzistas, krom laŭ li sentas sinfunde ke io tute ne bonfartas. Kaj tio, estas la nura realeco. Kaj poste li foriras, li ellasas la maŝinaĵon kaj eniras en la ĉambron (la mondon) kaj la pordo malfermiĝas, kaj li komprenas ke tio estas vera, ke homoj estas zombioj."[4]

Registrigo redakti

Unuaj seancoj redakti

La ĉefparto de la albumo estis fasonita dum serio de koncertoj en Britio kaj Francio, en 1974, dum la unua turneo de Pink Floyd ekde la eldono de The Dark Side of the Moon, en marto 1973. Dum la jaro, la grupo skizis tri novajn komponaĵojn: "Raving kaj drooling", "You gotta be crazy " kaj "Shine on you crazy diamond", kaj disvolvis ilin trankvile, interpretante ilin dum la unua parto de ĝiaj koncertoj, antaŭ ludado de la tuteco de The Dark Side of the Moon[5]. La du unuaj kantoj kutime daŭris pli ol dek minutojn, sed "Shine on you crazy diamond", laŭ ĝi kreskis, atingis dudek minutojn. Jen kiel naskiĝas la centra pivoto de la albumo.

La soninĝeniero de The Dark Side of the Moon, Alan Parsons, rifuzis la proponon de la grupo por daŭre labori kun ili, por lanĉi sian propran grupon, The Alan Parsons Project[6]. Brian Humphries jam estis laborinta kun Pink Floyd por More en 1969, kaj denove en 1974, anstataŭigante nespertan soninĝenieron[7], sekve estis logika elekto por la nova albumo. La registrigaj seancoj de Wish You Were Here estis dividataj je du tempoj: de januaro ĝis meze de marto, poste dum tri semajnoj en julio 1975, antaŭ nova turneo en Nordameriko.

La grupo, kiu laboris en studio N° 3[8], unue luktis por produkti novajn titolojn: la fenomena sukceso de The Dark Side of the Moon lasis la kvar anojn lacegaj fizike kaj emocie. Poste, Richard Wright priskribis ĉi tiujn unuajn seancojn kiel "okazantaj dum malfacila tempo"[9], kaj Roger Waters epitetis ilin "torturaj"[10]. Drumisto Nick Mason opiniis la registradan teknikon longa kaj teda[11], dum David Gilmour estus preferinta plibonigi ekzistantajn titolojn[12]. Krome, la geedzeco de Mason finiĝis, kaŭzante ĝeneralan ioman misfarton kaj apation, kiun lia ludado sentas. Mason ekde tiam akceptis, ke la perforta kritiko de Nick Kent en la New Musical Express, vortatakante la apation de la grupo pri koncerto, kiun li ĉeestis en 1974, povus havi la efikon teni kune la grupon[13][14].

David Gilmour diris jene:
"Mi devas diri, ke tio estis tre malfacila tempo. Ĉiuj niaj infanaĝaj sonĝoj estis spertitaj, ni havis la plej grandajn vendojn en la mondo kaj ĉion, kio tio signifis; la knabinoj, la mono, la gloro, kaj ĉi-tio, estis ... Ĉio plenigis nin iamaniere, kaj ni devis redifini kial ni daŭris, kaj tio estis sufiĉe konfuza kaj malplena tempo dum momento..."[15]

Kaj Roger Waters:
"Ni estis tie, ni kvar kompatindaj nekonsideratuloj, afliktanime, atendante, Dio scias kion, kiel en la teatraĵo[nb 1]. Mi estis la nura kiu proponis novajn komponaĵojn, kies almenaŭ unu placis al Dave, kaŭze li alportis al ĝi belan propran sekvon da akordoj:" You gotta be crazy". Sed Nick kaj Rick ne ŝatis ilin: tro perfortaj, tro personaj, laŭ ili... Do, al kio utilas, ke ni kunsidu, se du el ni deziras muziki, kaj du aliaj, malplie? La trouzado estas veneno, kiu agas malrapide. Subite, la malbono estis tie, sub nia rigardo. Nia stato estis grava... La sukceso de The Dark Side of the Moon nin ĉiujn traŭmatizis, tio certas. Miaopinie oni estus devinta havi radikalajn decidojn: aŭ halti tuje, kulmine, se mi aŭdacas diri, aŭ elirante el la krizo tra la supro, aliadire duoble laborante. Tie, kompreneble, obtuza timo aperis, manenmane kun malgrandiozemo: neniel disiĝi dum la momento kiam mono estis eniranta kiel neniam! El tio, nediraĵoj, kompromisoj: ni kontinuos, sed sen entuziasmo, kaj preze de ena vundo, kiun oni devos senĉese kaŝi per pluo da iluzioj. Estis naŭzanta malgajo. Mi estus preferinta grandan konflikton, estas pli mianature, sed tute ne por Dave, kiu, kiel muzikisto kiun li estas el kapo ĝis piedoj, plene dronis en sia gitaro, kiel por rompi tiun silenton. Beraro da notoj, tute simplaj sed vere belegaj, ŝprucis sub siaj fingroj. Mi eksaltis kiel rabia hundo kaj hurlis: "Ĉu vi aŭdas tion? Tute estas ni. Ni povas ŝtopi niajn orelojn kaj kontinui ploraĉi pri nia kompatindaĉa situacio, aŭ el ĝi fari ion mirindan, aŭ almenaŭ provi, fek'!" tiam mi komencis skribi, skribi, ankoraŭ skribi. Tio naskis la tekston de "Shine on you crazy diamond", indigna pripenso pri foresteco. Nia foresteco al ni mem..."[16]

Post kelkaj semajnoj, Waters komencis antaŭvidi ideon de koncepto[17]. La tri neeldonataj komponaĵoj de la turneo de 1974 estis valida punkto de komenco kaj "Shine on you crazy diamond" estis ebla elekto kiel la ĉefa peco de la estonta albumo: la fama gitara kvar-nota sekvenco kiu aperas post 3 minutoj 50 sekundoj en ĉi tiu longa pli ol dudek minutoj titolo, preskaŭ instrumentaj kaj similaj al "Echoes" en la albumo Meddle, rememorigis al Waters la ombron de Barrett ankoraŭ ŝvebanta super la grupon. Gilmour hazarde formis ĉi tiun paŝon, sed la pozitiva reago de Waters kuraĝigis lin[18]. Roger Waters havis la ideon dividi "Shine on you crazy diamond" je du pecoj, kaj enmeti tri novajn komponaĵojn inter la du partoj: "Welcome to the machine", verkita de Waters kaj evoluita en studio, "Have a Cigar", disvolvita dum la nordamerika turneo de 1975, kaj "Wish You Were Here", kiu donis sian nomon al la albumo. Gilmour malkonsentis, sed li estis la sola kiu pensis tiel, do la ideo de Waters estis adoptata per tri voĉoj al unu. La apenaŭ-maskataj kritikoj de la muzika industrio de "Welcome to the machine" kaj "Have a cigar" estis konsiderataj kiel bona kontrapunkto al "Shine on you crazy diamond", kaj ĉiuj kune resumas la kreskon kaj falon de Syd Barrett. "Raving kaj Drooling" kaj "You Gotta Be crazy" ne plu havis placon en la nova koncepto kaj tial estis forĵetataj, ili estis formontaj la bazojn de "Sheeps" kaj "Dogs" sur la sekvanta albumo de la grupo, Animals[19].

Vizito de Syd Barrett redakti

Unu el la plej rimarkindaj eventoj okazantaj dum la surbendigo de "Wish You Were Here" okazis je la 5-an de junio 1975. Tiutage, Gilmour geedziĝis kun sia unua edzino Ginger, kaj la dua usona turneo de tiu jaro estis tuje komenconta. La grupo estis finanta kompleti la finan miksaĵon de "Shine on you, crazy diamond"[20] kiam dika, kapo kaj brovo-razita viro eniris en la ĉambron, kun plasta sako enmane. Waters komence ne rekonis lin, kiel Wright, tiu-lasta imagis, ke li estis amiko de Waters kaj demandis al li, kiu li estis, sed li fine rimarkis, ke li estis Syd Barrett[21]. Gilmour kredis unue ke li estis oficisto de EMI[22], kaj Mason ankaŭ ne rekonis lin; li estis terurata kiam Gilmour anoncis al li la veron. Gilmour deklaris: "Ĉiu estis sindemandi kiu estis tiu stranga, dika, malbone razita birdo, kun malplena rigardo. Mi kredas mi estis la unua kiu rekonis lin..."[23]En lia libro, Mason memoras la konversacion de Barrett kiel "disigata kaj ne tute kohera". "Du aŭ tri homoj ploris. Li sidiĝis kaj babilis dum momento, sed li ne estis vere tie", memoris Storm Thorgerson[24].

Waters ŝajnis esti profunde maltrankviligata pro la vido de sia iama kolego. Ĉi-lasta diris esti preta proponi siajn servojn al la grupo, sed ne ŝajnis kompreni, aŭskultante la miksaĵon de "Shine on you, crazy diamond", ke la kanto temis pri li. Dum la fino de la surbendiga seanco, li diris: "Nu, tio estas varia muziko". Li miksiĝis kun la gastoj de la edziĝa festo de Gilmour ĉe la kantino de EMI, poste foriris sen adiaŭi iun ajn. Neniu membro de la grupo estis denove vidonta lin ĝis sia morto en 2006[25].

Roger Waters: "Mi tre malĝojas pri Syd. Kompreneble li estis grava kaj la bando neniam estus komencinta sen li ĉar li verkis la tutan muzikon. Tio ne estus povinta okazi sen li, sed aliflanke tio ne povis daŭri kun li. "Shine on" ne vere estas pri Syd, ĝi estas nur simbolo por ĉiuj ekstremaj forestoj, kiujn iuj homoj estas tentataj cedi, pro tio, ke tio estas la nura maniero, per kiu ili povas elporti kiom malĝoja estas la moderna vivo: plene foriĝi. Mi trovas tion terure malĝoja.[26]

Lastaj seancoj redakti

La surbendigaj seancoj estis interrompataj dufoje de turneoj en Usono, en aprilo kaj en junio[27]. La lastaj seancoj, kiuj okazis post la unua publika interpreto de la albumo en Knebworth, estis ege malfacilaj por Waters. Li bezonis plurajn sonkaptaĵojn por atingi akcepteblan version de la kantado de "Have a Cigar", pro sia malalta voĉgamo, sed ankaŭ laceco kaŭzita de la surbendigo de "Shine on you crazy diamond". Li petis al Gilmour kanti anstataŭe, sed Gilmour rifuzis, kaj la grupo finfine petis al la kantisto Roy Harper ofici ĉi-tiun rolon. Harper estis surbendiganta sian propran albumon en alia Abbey Road-studio, kaj Gilmour jam estis ludinta iom da gitaro por li. Poste, Waters bedaŭris tiun decidon, deklarante ke li estus devinta fari la kantadon li mem[28].
Kiel en The Dark Side of the Moon, la grupo uzis sintezilojn, inkluzive de la VCS3 en "Welcome to the machine", sed moderigata de la akustika gitaro de Gilmour kaj la frapinstrumentoj de Mason. La komenco de "Shine on you crazy diamond" inkluzivas fragmentojn de nefinita projekto de la grupo, The Household Objects: la sono produktita per fingro pasanta sur la rando de glasoj da vino plenigitaj laŭ malsamaj gradoj, pasinta en multtrakilo[29].

La violinistoj Stéphane Grappelli kaj Yehudi Menuhin estis muzikantaj samtempe en alia studio, kaj Pink Floyd invitis ilin por surbendigi paŝon por la albumo. Grappelli ludis sub la rigardo de Menuhin, sed la grupo fine decidis ne konservi lian verkon. Li ne estas akreditata ĉar la grupo opiniis, ke li povus senti sin insultata, sed lin pagis 300£[30]. La saksofonisto Dick Parry, jam estanta en The Dark Side of the Moon, remuzikis en "Shine on you crazy diamond".

Akcepto kaj posteco redakti

Komerca sukceso redakti

La albumo estis publikigata la 12-an de septembro de 1975 en Unuiĝinta Reĝlando kaj la sekvantan tagon en Usono. La 250 000 britaj ordonoj forpelis ĝin tuj al la supro de la muzikaĵrangolistoj, kaj la postulo estis tia, ke EMI informis al komercistoj, ke ili nur povos kontentigi duonon de siaj postuloj, dum en Usono, Columbia ricevis pli da 900 000 ordonoj (rekordo) por la albumo[31], kiu leviĝis al la supro de Billboard en sia dua semajno.
En 2015 ĝiaj vendoj estis taksataj ĉe 19 milionoj da kopioj tutmonde.

Kritikistara akcepto redakti

Eĉ se la albumo tre bone vendiĝis, la kritikoj estis malmulte entuziasmaj. En Rolling Stone, Ben Edmunds jesis ke "la grupo traktas ĝian temon en tia "malsupre-al-tero" maniero, ke "ĝi eble kantus pri la bofrato de Roger Waters prenanta parkejan bileton". Komparante la grupon al ĉiuj muzikistoj, kiujn li inspiris, li skribis, ke ĉi-lastaj havas almenaŭ "sinceran pasion or ilia "arto"","ion, kion Pink Floyd ne estas havigata"[32]. Robert Christgau estis pli entuziasma: "La muziko ne estas nure simpla kaj deloga, la sintezoloj estantaj ĉefe uzataj por la texturo kaj gitaraj enrompoj kiel komentoj, sed ĝi plie sukcesas atingi ian simfonian dignecon, kiun The Dark Side of the Moon pompe simulis."[33] Sed por Melody Maker, "Ajnamaniere oni rilatu al Wish You Were Here, ĝi ĉiam sonas strase, kun sia pompa sincero, atestante krizan mankon de ĉiufaka imagpovo."[34]

Posteco redakti

La pli freŝaj recenzoj de la albumo estas certe pli laŭdaj. Albumrock epitetas "Shine on you crazy diamond" kiel "la pli admirinda komponaĵo de Pink Floyd (...) konstante pasiiganta"[35]. Laŭ Les ́Éternels, la albumo estas "globo da energio, varmeco kaj bonfarteco" per kiu "oni glisas, oni sonĝas malfermokule, (...) estas orgasma."[36].
La komponaĵoj de Wish You Were Here iĝis tre sukcesaj koncerte kaj estis ĝisnune multfoje muzikataj de Pink Floyd, de ĝiaj anoj soloe, aŭ de fojgrupoj.
Malgraŭ la problemoj renkontitaj dum la farado, la albumo estas la preferata de Richard Wright: "Estas albumo kiun mi povas aŭskulti nur por plezuro, kaj ili ne estas tiom multaj en la albumaro de Pink Floyd"[37],kaj David Gilmour samopinias: "La fina rezulto lasis al mi albumon kies mi ege prifeliĉas. Mi ege ŝatas ĝin."[38]

Kantaro redakti

Flanko A redakti

Titolo Verkisto(j) Ĉefkantisto(j) Daŭro
1 Shine on You Crazy Diamond (Part.1) Gilmour, Waters, Wright Waters 13'32
2 Welcome to the Machine Waters Gilmour 7'32

Flanko B redakti

Titolo Verkisto(j) Ĉefkantisto(j) Daŭro
1 Have a Cigar Waters Harper 5'24
2 Wish You Were Here Gilmour, Waters Gilmour 5'40
3 Shine on you Crazy Diamond (Part.2) Gilmour, Waters, Wright Waters 12'29

Muzikistoj redakti

Ĉefaj muzikistoj redakti

Aldonaj muzikistoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Notoj redakti

  1. Atendante Godot, de Samuel Beckett

Referencoj redakti

  1. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.180
  2. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.181
  3. Nicholas Schaffner, Saucerful of Secrets, Sidgwick & Jackson, 1991 (ISBN 0283061278), p. 184-185
  4. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.183
  5. Nicholas Schaffner, Saucerful of Secrets, Sidgwick & Jackson, 1991 (ISBN 0-2830-6127-8), p. 178
  6. Nick Mason, Pink Floyd : l'histoire selon Nick Mason, Paris, EPA, majo 2005, 360 p. (ISBN 2851206214), p. 177
  7. Nick Mason, Pink Floyd : l'histoire selon Nick Mason, Paris, EPA, majo 2005, 360 p. (ISBN 2851206214), p. 200
  8. Nick Mason, Pink Floyd : l'histoire selon Nick Mason, Paris, EPA, mai 2005, 360 p. (ISBN 2851206214), p. 208
  9. Nicholas Schaffner, Saucerful of Secrets, Sidgwick & Jackson, 1991 (ISBN 0283061278), p. 184-185
  10. Nicholas Schaffner, Saucerful of Secrets, Sidgwick & Jackson, 1991 (ISBN 0283061278), p. 184-185
  11. Nick Mason, Pink Floyd : l'histoire selon Nick Mason, Paris, EPA, majo 2005, 360 p. (ISBN 2851206214), p. 202
  12. Nick Mason, Pink Floyd : l'histoire selon Nick Mason, Paris, EPA, majo 2005, 360 p. (ISBN 2851206214), p. 202
  13. Nick Mason, Pink Floyd : l'histoire selon Nick Mason, Paris, EPA, mai 2005, 360 p. (ISBN 2851206214), p. 201
  14. Mark Blake, Comfortably Numb—The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo, 2008 (ISBN 0306817527), p. 224
  15. In the Studio with Redbeard, Barbarosa Ltd. Productions, 1992
  16. Pink Floyd, François Ducray, Eldonejo Librio musique, 2000, p.44-45
  17. Nicholas Schaffner, Saucerful of Secrets, Sidgwick & Jackson, 1991 (ISBN 0283061278), p. 184-185
  18. Mike Watkinson & Pete Anderson, Crazy Diamond: Syd Barrett and the Dawn of Pink Floyd, Omnibus Press, 2001 (ISBN 0711988358), p. 119
  19. Nick Mason, Pink Floyd : l'histoire selon Nick Mason, Paris, EPA, mai 2005, 360 p. (ISBN 2851206214), p. 204
  20. Nick Mason, Pink Floyd : l'histoire selon Nick Mason, Paris, EPA, mai 2005, 360 p. (ISBN 2851206214), p. 208
  21. Nicholas Schaffner, Saucerful of Secrets, Sidgwick & Jackson, 1991 (ISBN 0-2830-6127-8), p. 189
  22. Mike Watkinson & Pete Anderson, Crazy Diamond: Syd Barrett and the Dawn of Pink Floyd, Omnibus Press, 2001 (ISBN 0711988358), p. 119
  23. Pink Floyd, François Ducray, Librio musique, 2000, p.48
  24. Mike Watkinson & Pete Anderson, Crazy Diamond: Syd Barrett and the Dawn of Pink Floyd, Omnibus Press, 2001 (ISBN 0711988358), p. 120
  25. Nicholas Schaffner, Saucerful of Secrets, Sidgwick & Jackson, 1991 (ISBN 0-2830-6127-8), p. 189-190
  26. Watkinson & Anderson, p. 121
  27. Nicholas Schaffner, Saucerful of Secrets, Sidgwick & Jackson, 1991 (ISBN 0-2830-6127-8), p. 186-187
  28. Nicholas Schaffner, Saucerful of Secrets, Sidgwick & Jackson, 1991 (ISBN 0-2830-6127-8), p. 187-188
  29. Nick Mason, Pink Floyd : l'histoire selon Nick Mason, Paris, EPA, mai 2005, 360 p. (ISBN 2851206214), p. 204
  30. Nicholas Schaffner, Saucerful of Secrets, Sidgwick & Jackson, 1991 (ISBN 0-2830-6127-8), p. 188-189
  31. Mark Blake, Comfortably Numb—The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo, 2008 (ISBN 0306817527), p. 235
  32. « Album Reviews: Wish You Were Here » arkivo, Ben Edmonds, 1975, Rolling Stone.
  33. «Pink Floyd - Wish You Were Here » archive, Robert Christgau, 1975. Consulté le 4 décembre 2009.
  34. Glenn Povey, Echoes, Mind Head Publishing, 2007 (ISBN 0955462401), p.197
  35. https://www.albumrock.net/album-pink-floyd-wish-you-were-here-1099.html
  36. http://leseternels.net/chronique.aspx?id=3078
  37. Redbeard, Pink Floyd - Richard Wright Tribute Arkivigite je 2009-04-09 per la retarkivo Wayback Machine arkivo « Copie archivée » (version du 9 avril 2009 sur l'Internet Archive), inthestudio.net, 28 septembre 2008. Consulté le 15 octobre 2009.
  38. In the Studio with Redbeard, Barbarosa Ltd. Productions, 1992