Dick Parry

Dick Parry, nasknome Richard Parry [Rikardo Pari], naskiĝinta la 22-an de decembro 1942 en Kentford (Suffolk, Anglio), estas angla saksofonisto ĉefe konata pro sia kunlaboro kun la grupo Pink Floyd. Li faris solojn en la kantoj "Money", "Us and Them", "Shine On You Crazy Diamond" kaj "Wearing the Inside Out". Li ludis ankaŭ en la albumo de la bando Bloodstone nome Riddle of the Sphinx.

Dick Parry
Dick Parry (dua el dekstro) koncertanta kun Pink Floyd en Earl's Court en 1973
Dick Parry (dua el dekstro) koncertanta kun Pink Floyd en Earl's Court en 1973
Bazaj informoj
Naskonomo Richard Parry
Naskiĝo 22-an de decembro 1942 (1942-12-22) (77-jara)
en Anglio
Instrumentoj Saksofono
Aktivaj jaroj 1964 - nuntempo
Information icon.svg
vdr