Masakro de Ústí estis pogromo, okazinta la 31-an de julio 1945 - lastan tagon antaŭ la Potsdama Konferenco de la aliancanoj - en Ústí nad Labem (germane Aussig an der Elbe) en Ĉeĥoslovakio kontraŭ la sudetogermana civila loĝantaro.

Eventoj redakti

Samtage okazis eksplodo en municia rezervejo, en urboparto Krásné Březno, kion eluzis la ĉeĥaj revoluciaj gvardianoj por kulpigi la germanojn (la kaŭzo de la eksplodo ankoraŭ hodiaŭ ne estas konata), kiuj estis tuj rekoneblaj pri la blanka manika zono, kiun la germanoj en Ĉeĥoslovakio devis porti ĝis fino de 1946.

Oni mort-frapis homojn, dronigis ilin aŭ mortpafis ilin en la Elbon. La kadavris flosis ĝis najbara Saksio. Oni prenis nur ĉe Meißen 80 kadavrojn el la Elbe, pluaj kadavroj flosis ĝis Bad Schandau. Ĉe piedo de Lilienstein en Saksio, oni prenis en semajno de la masakro 117 kadavrojn. Ĉar apud la Elbo, plurloke murdis la germanojn, ne estas certa, ke ĉiu kadavro venis el Ústí.

Viktimoj redakti

Ĉeĥoj parolas pri 40-100 mortintoj, dum germanoj pri 600-1000-2700.

Kulpuloj redakti

Oni supozas, ke ĉeforganizanto de la pogromo estis stabkapitano Bedřich Pokorný. Li organizis antaŭ 9 semajnojn je mortomarŝo de Brno .

Literaturo redakti

  • Jan Havel, Vladimír Kaiser und Otfrid Pustejovsky: Ein Nachkriegs-Verbrechen: Aussig 31. Juli 1945. Ústí nad Labem: Albis International 2005. ISBN 80-86067-70-X. Tschechische Ausgabe: Stalo se v Ústí nad Labem: 31. července 1945. Ústí nad Labem: Město Ústí nad Labem 2005. (= Memorabilia ustensis. 9.) ISBN 80-86646-11-4.
  • Otfrid Pustejovsky: Die Konferenz von Potsdam und das Massaker von Aussig am 31. Juli 1945. Untersuchung und Dokumentation, München 2001.
  • Peter Steinkamp: Aussig 1945, in: Gerd R. Ueberschär (Hg.), Orte des Grauens. Verbrechen im Zweiten Weltkrieg, Darmstadt 2003, S. 12-18.

vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti