Lilienstein (Saksa Svislando)

(Alidirektita el Lilienstein)

Lilienstein estas tablomonto en Saksa Svislando, Germanio, kiu estas kvazaŭ ekzempla modelo por tiu tipa elbgrejsa rokoformo. La nomo Lilienstein (Lilia roko) ne havas etimologian rilaton al lilioj; la malnova formo Ylgenstein montras al slava deveno aŭ al Sankta Egidio (germane Illgen). Tiu ĉi tablomonto - la sola dekstre de Elbo - staras en la centro de Saksa Svislando kaj videblas preskaŭ de ĉiu parto de la rokoza montaro. La rivero Elbo ĉirkaŭfluas en pli ol duoncirkla arko. En ĝia plej impona aspekto eblas rigardi ĝin de la fortikaĵo sur Königstein. El ĉi perspektivo Lilienstein impresas kvazaŭ monolito elstaranta el la ĉirkaŭanta ebenaĵo (nomata Ebenheit). Eĉ la arbarokovrita rubokonuso ĉe la piedo de la tablomonto substrekas ĝian simetrian formon. Simile al krono majestas la soleca Lilienstein alte super la pejzaĝo. Kun 80 metrojn altaj, ĉiuflanke krutaj rokoj ĝi montriĝas malinvita, eĉ minaca. Tiun efikon pliigas la nigra koloro de la sabloŝtono. La supra plataĵo atingas altecon de 415 metroj super marnivelo. El la okcidenta flanko de la monto la erozio elskrapis fendegojn.

Lilienstein sub frua vintra suno
Vido de Ebenheit

Historio redakti

En la jaro 1379 la monto estis menciita unuafoje. 1396 ĉi tie staris fortifikaj konstruaĵoj, kies restoj ankoraŭ videblas ĉe la restoracio surmonta. la 26-an de julio 1708 la saksa reĝo August der Starke (Aŭgusto Forta) kaj lia sekvantaro lasis sin suprengvidi por pikniko subĉiela. Pri ĉi "heroaĵo" memorigas obelisko. Duan oni konstruis en la jaro 1889 okaze de la 800-jara jubileo de la dinastio Wettin.

Turismaj informoj redakti

Proksimaj celoj estas

Eksteraj ligiloj redakti