Ivan REBROFF (naskiĝis kiel Hans-Rolf Rippert je la 31-a de julio 1931 sur kajo en Berlino du monatojn tro frue, mortis en Frankfurto ĉe Majno je la 27-a de februaro 2008) estis germana kantisto kun eksterordinara voĉa atingopovo de kvar kaj duona oktavoj, de soprano al baso.

Ivan Rebroff

Rebroff estas fama pro la kantado de rusia popolmuziko (la gepatroj estis rusiaj enmigrintoj), sed li ankaŭ kantas en operoj, leĝerklasikaĵoj kaj popolkantaĵoj el multaj aliaj landoj.

Rebroff priskribis sin mem kiel internaciulo, la ligo inter 'Oriento kaj Okcidento'. Li vivis sur Skopelos unu el la Sporadoj en Grekio. Ivan kantis en pli ol 6 000 koncertoj dum sia kariero, inkluzive dujara restado ĉe la franca operejo kie li kantis inter aliaj majstraĵoj, Violonisto sur la tegmento. Kiam li jam pasis la aĝon de 70 jaroj li faris rondvojaĝon tra Aŭstralio kaj kantis en 12 spektakloj dum 14 tagoj.

Ivan Rebroff mortis en Frankfurto ĉe Majno post longa malsano. Kvar tagojn post lia morto, lia frato Horst Rippert, naŭ jarojn pli aĝa ol li, postulis parton el la vasta fortuno de Ivan.

Konataj kantoj redakti

  • Abendglocken (вечерний звон)
  • Dank sei Dir, Herr
  • Das einsame Glöckchen
  • Die Legende von den 12 Räubern
  • Eine weiße Birke
  • Ich bete an die Macht der Liebe
  • Im tiefen Keller
  • Kalinka
  • Katjuscha
  • Mit der Troika in die große Stadt
  • Moskauer Nächte (Подмосковные Вечера)
  • O Isis und Osiris
  • Schwarze Augen (очи черные)
  • Stenka Rasin
  • The Legend of the twelve robbers
  • Wenn ich einmal reich wär (el Violonisto sur la tegmento)
  • Wolgalied
  • Wolgaschlepper

Muzikalbumoj redakti

  • Ave Maria
  • Ich bete an die Macht der Liebe
  • Zauber einer großen Stimme
  • My Russian Homeland
  • Glasnost Perestroika
  • Komm mit nach Hellas
  • Seine größten Opernerfolge
  • Musikalische Edelsteine
  • Russische Weihnacht
  • Frühling in der Taiga
  • Wunschkonzert
  • Weihnacht mit Ivan Rebroff
  • Wenn ich einmal reich wär´
  • Live in Concert DVD
  • Live in Concert, Recitals 1968
  • Meine Reise um die Welt
  • Meine russische Seele
  • Krönung einer großen Karriere
  • Die schönste Stimme Russlands
  • ... und Friede auf Erden
  • A Moscou
  • from the World

Eksteraj ligiloj redakti