blazono mapo
blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Saksio
Administra urbo: Meißen
Areo: 1 452 km²
Loĝantoj: 241 343 (fine de 2022)
Loĝantoj po km²: 173
Aŭtokodoj: MEI, sed ankaŭ la antaŭaj kodoj GRH, RG kaj RIE
Komunumoj: 31

La distrikto Meißen (germane Landkreis Meißen) estas parto de la federacia lando Saksio, en la sudoriento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Meißen. La distrikto kovras areon de 1 452 km², kaj fine de la jaro 2022 ĝi havis 241 343 loĝantojn.

La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 el la antaŭe memstaraj distriktoj Meißen kaj Riesa-Großenhain. Ĝis la 1-a de marto 2012 la distrikto apartenis al la administra distriktaro Dresden - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.

Partneraj regionoj redakti

La distrikto havas partnerajn rilatojn kun

 
situo de la distrikto ene de Saksio