Distrikto Riesa-Großenhain

eksa distrikto en Saksio, Germanio (malfondita en 2008)

La distrikto Riesa-Großenhain (germane: Landkreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iama distrikto Meißen kunfandiĝis al nova distrikto Meißen.

Distrikto Riesa-Großenhain
Origina nomo Landkreis Riesa-Großenhain

Landkreis
Administrado
Lando Germanio
Estas parto de Saksio
Administra centro Großenhain
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2007-12-31) 111 075
Loĝdenso 135 loĝ./km²
Geografio
Areo 820,51 km²
Distrikto Riesa-Großenhain sur la mapo de Saksio
Distrikto Riesa-Großenhain sur la mapo de Saksio
Geografia situo 51° 17′ 0″ N, 13° 33′ 0″ O (mapo)51.28333333333313.55Koordinatoj: 51° 17′ 0″ N, 13° 33′ 0″ O (mapo) [+]
Distrikto Riesa-Großenhain (Germanio)
Distrikto Riesa-Großenhain (Germanio)
DEC
Distrikto Riesa-Großenhain
Distrikto Riesa-Großenhain
Situo de Distrikto Riesa-Großenhain
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj RG
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
Pliaj informoj
Fondo 1994
Malfondo 2008
vdr

La urbo Großenhain estis la administra centro de la distrikto Riesa-Großenhain. Sur ties areo de 820,51 km² fine de la jaro 2007 loĝis 111 075 homoj; do meznombre 135 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Riesa-Großenhain estas signita per 16.

Najbaraj distriktoj estis oriente Kamenz, sude Meißen, okcidente Döbeln kaj Torgau-Oschatz kaj en la nordo la brandenburgiaj distriktoj Elbe-Elster kaj Oberspreewald-Lausitz.