Nigra Elster
La rivero Nigra Elster (germane Schwarze Elster, suprasorabe Čorny Halštrow) estas rivero en Germanio. Ĝi longas 188 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 32-an lokon. Inter alie ĝi pasas tra la urboj Hoyerswerda kaj Senftenberg.
Nigra Elster | |
---|---|
la rivero ĉe Bad Liebenwerda | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Germanio (federaciaj landoj Saksio, Brandenburgio kaj Saksio-Anhalto) |
Longeco | 188 km |
Fluo | |
Fonto | ĉe Kindisch (Saksio) |
- Alteco super marnivelo | 317 m[1] |
- Koordinatoj ![]() |
51° 10′ 37″ N, 14° 7′ 44″ O (mapo)51.17694444444414.128888888889 |
Enfluejo | ĉe Elster en la riveron Elbo |
- Alteco | 69 m[1] |
- Koordinatoj ![]() |
51° 48′ 58″ N, 12° 49′ 57″ O (mapo)51.81611111111112.8325 |
Altecodiferenco | 248 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Hoyerswerda kaj Senftenberg |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Hoyerswerdaer Schwarzwasser, Kleine Elster, Schweinitzer Fließ |
- Maldekstraj | Pulsnitz, Große Röder |
HistorioRedakti
Historie la rivero estis la okcidenta limo de la regiono Luzacio. En la 11-a jarcento ĝi dumtempe estis la limo inter germanlingvaj regnoj okcidente kaj slavlingvaj oriente.
EkologioRedakti
La germania oficejo pri mediprotekto (Umweltbundesamt) taksas la riveran akvon severe malpurigita kaj pledas forte peni pri renaturigo de la rivera vojo.
EtimologioRedakti
La rivera nomo cetere tute ne havas rilaton al la germana nomo Elster por la birdo pigo, sed havas slavan originon („alstrawa“= la rapidanta). Kun la rivero Blanka Elster, kiu ĉe la urbo Halle fluas en la riveron Saale, la rivero ne havas geografian konekton. La samnomaj riveroj ricevis la aldonajn adjektivojn por simpla diferencigo.