Zwickauer Mulde
La malgranda nenavigebla rivero Zwickauer Mulde estas la okcidenta fontorivero de Mulde (la dua, orienta estas Freiberger Mulde).
Zwickauer Mulde | |
---|---|
Proksime al Wilkau-Haßlau | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 166 km |
Akvokolekta areo | 2 352 km² |
Averaĝa trafluo | 26,2 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 770 m |
Enfluejo | Mulde |
- Alteco | 132,4 m |
Geografio | |
Alfluantoj | interalie Schwarzwasser Chemnitz |
Rivero en Germanio | |
La fonto de Zwickauer Mulde situas en la regiono de la ĉefa kresto de la okcidento de Ercmontaro, inter la setlejoj Hammerbrücke, Schöneck kaj Klingenthal.
Norde de Colditz kaj Zschadraß Zwickauer Mulde post 166 kilometroj unuiĝas kun Freiberger Mulde je Mulde.