Distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro
(Alidirektita el Distrikto Sächsische Schweiz-Osterzgebirge)
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Saksio |
Administra urbo: | Pirna |
Areo: | 1 653 km² |
Loĝantoj: | 245611 (fine de decembro 2018) |
Loĝantoj po km²: | 155 |
Aŭtokodoj: | PIR, sed ankaŭ la antaŭaj kodoj |
Komunumoj: | 25 |
La distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro (germane Landkreis Sächsische Schweiz-Osterzgebirge) estas parto de la federacia lando Saksio, en la sudoriento de Germanio. Administra centro estas la urbo Pirna. La distrikto kovras areon de 1 653 km², kaj fine de la jaro decembro 2018 ĝi havis 245611 loĝantojn. Pri la unuopaj geografiaj regionoj de la distrikta nomo ankaŭ vidu la apartajn artikolojn Saksa Svislando kaj Ercmontaro.
La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 el la antaŭe memstaraj distriktoj Sächsische Schweiz kaj Weißeritz. Ĝis la 1-a de marto 2012 la distrikto apartenis al la administra distriktaro Dresden - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.
