Plauen

komunumo de Saksio en Germanio
(Alidirektita el Plauen (Vogtland))

Plauen [Plaŭen] estas urbo en la sudoriento de Germanio, kaj administra centro de la distrikto Vogtland. Fine de decembro 2022 ĝi havis 64 763 loĝantojn. Plauen estas la plej granda urbo de la saksa geografia kaj kultura regiono Vogtland [Fogtlant], kaj krome la kvina plej granda urbo de la federacia lando Saksio (post Lepsiko, Dresdeno, Chemnitz kaj Zwickau). Ĝis la jaro 2008 temis pri eksterdistrikta urbo, kvankam ankaŭ tiam la samnoma distrikto, kiu preskaŭ komplete ĉirkaŭis la urbon, administriĝis en Plauen.

Plauen
Blazono
Plauen (Germanio)
Plauen (Germanio)
DEC

Map

granda distrikturbo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto Distrikto Vogtland
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03741, 037439
Poŝtkodo 08523, 08525, 08527, 08529, 08541, 08547
Aŭtomobila kodo V
Oficiala Municipokodo 14523320
NUTS DED12
Subdivido 5 urbaj areoj (Stadtgebiete) kun 39 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Ralf Oberdorfer
Adreso de la administrejo Unterer Graben 1
08523 Plauen
Demografio
Loĝantaro 64763 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 30′ N, 12° 8′ O (mapo)50.49512.138333333333Koordinatoj: 50° 30′ N, 12° 8′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 412 m
Areo 102,11 km²
Oficiala retejo https://www.plauen.de/
vdr

La urbo situas borde de la rivero Blanka Elster.

Esperanto-movado redakti

En la germanlingva verko "cent jaroj da lerneja historio de la distrikta urbo Plauen" el 1941[1] legeblas la jen tradukita ĉapitro pri aparta "Esperanto-lernejo" de la urbo:[2]

 
 La Esperanto-lernejo
La instruado de Esperanto en Plauen komenciĝis en 1900. Kursojn gvidis la instruisto Guido Otto, pli posta gvidanto de la lernejo, kun membro de la loka grupo de Germana Esperanto-Asocio. Ĝis la unua mondmilito la kursojn partoprenis 300 plenkreskuloj. Dum la milito la movado ŝajnis minacata en sia ekzisto. Post la milito la eduka oficejo donis la permeson pri instruado de Esperanto al infanoj de la 4-aj ĝis 2-aj klasoj unue de la lernejo 2. Bürgerschule. Ekde la 6-a de novembro 1918 ankaŭ inkluziviĝis anoj de la komerca kaj metia lernejoj. La ekonomika ministerio per dekreto de la 28-a de decembro 1920 postokkaze donis sian konsenton pri starigo de Esperanto-lernejo en Plauen kaj submetis ĝin al la departemento pri komerco kaj metiado. La kursoj por plenkreskuloj averaĝe daŭris 25 duoblajn lecionajn horojn, por adoleskuloj 40 duoblaj horoj kaj por infanoj 80 duoblaj horoj. En 1923 ekestis konstanta ekzamena komisiono el profesoro Penndorf kiel prezidanto, el la lernejestro kaj tri pliaj instruistoj kiel pliaj komisionanoj. La instruado por infanoj en senlecionaj posttagmezoj okazis en la konstruaĵoj de la lernejoj Anger-, Heubner-, Lessing-, Kemmler-, Goethe-, Rückert-, Dittes- kaj Krauseschule, por plenkreskuloj vespere en la metia lernejo. Krome estis specialaj kursoj por policanoj, kiuj okazis en la urbodomo kaj en urba kazerno. Krom la lernejestro instruis 25 instruisto kun 17 helpaj instruantoj. Ekde la jaro 1926 la ekonomia situacio de la lernejo tiom malboniĝis, ke ĝi estis devigata fini la instruan agadon la 23-an de junio 1927. 

Kiel en la cetero de la Germana Regno, ekde 1933 la nazioj malpermesis aktivadon de laboristaj esperantistoj, ekde 1936 ĉiun aktivadon por Esperanto. Post la dua mondmilito la lokaj esperantistoj iom post iom reorganiziĝis kaj partoprenis la esperantistan agadon en la socialisma ŝtato GDR. Nun aktivas pluraj urbaj esperantistoj, kaj interalie estas gastiganto de Pasporta Servo en la urbo.

Personoj ligitaj al Plauen redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
la historia urbodomo
 
historiaj domoj Nobelstraße 7 ĝis 21